STORYDON
← 고전 원문 폴더

📄 고전 원문 · eo · 프로젝트 구텐베르크

『Hamleto, Reĝido de Danujo』

William Shakespeare · 번역 L. L. (Ludwik Lejzer) Zamenhof

194,844자 · 저작권 근거: 저작자 모두 1917년 이전 사망(한국 저작권 보호기간 끝) · 원문 출처

내 자료함의 ‘📚 고전’ 글 폴더에 앞부분 2만 자가 담겨요. 회차 편집기의 ‘✦ 안드로메다 AI 이용하기 → 🖼️ 내 글·사진 분위기로 쓰기’에서 골라 이 고전의 분위기·문체를 참고해 쓸 수 있어요.

Produced by Andrew Sly, David Starner and the Online Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net (This book was produced from scanned images of public domain material from the Google Print project.) Kolekto Esperanta Aprobita de D-o Zamenhof W. SHAKESPEARE HAMLETO REGHIDO DE DANUJO TRAGEDIO EN KVIN AKTOJ TRADUKIS L. ZAMENHOF KVARA ELDONO FRANCUJO.--HACHETTE ET Cie, _PARIS_. ANGLUJO.--«REVIEW of REVIEWS», _LONDON_. DANUJO.--ANDR.-FRED. HÖST & SÖN, _KJOBENHAVN_. GERMANUJO.--MOLLER & BOREL, _BERLIN_. HISPANUJO.--J. ESPASA, _BARCELONA_. ITALUJO.--RAFFAELLO GIUSTI, _LIVORNO_. POLUJO.--M. ARCT, _WARSZAWA_. SVEDUJO.--ESPERANTO FÖRENING, _STOCKHOLM_. PERSONOJ: Klaudio, regho de Danujo. Hamleto, filo de la estinta kaj nevo de la nuna regho. Gertrudo, reghino de Danujo, patrino de Hamleto. Polonio, eminenta kortegano. Ofelio, filino de Polonio. Horacio, amiko de Hamleto. Laerto, filo de Polonio. Voltimand } Kornelio } Rosenkranz } korteganoj. Güldenstern } Osrik } Pastro. Marcello } Bernardo } oficiroj. Francisko, soldato. Reinhold, servanto de Polonio. Fortinbras, reghido de Norvegujo. La spirito de la patro de Hamleto. Kapitano. Nobelo. Ambasadoro. Aktoroj. Servanto. Sinjoroj kaj sinjorinoj de la kortego, oficiroj, soldatoj, shipanoj, tombistoj, kurieroj kaj popolanoj. La agado havas lokon en Elsinoro. HAMLETO REGHIDO DE DANUJO AKTO I SCENO I Teraso antau la palaco. Francisko staras sur la posteno; Bernardo venas. BERNARDO He! Kiu? FRANCISKO Halt'! Respondu: kiu iras? BERNARDO La regho vivu! FRANCISKO Chu Bernardo? BERNARDO Jes! FRANCISKO Vi akurate venis al la servo! BERNARDO Dekdua horo sonis. Iru dormi. FRANCISKO Mi dankas. La malvarmo estas trancha, Kaj mi min sentas nun ne tute bone. BERNARDO Chu chio estis orda kaj trankvila? FRANCISKO Ech mus' ne preterkuris. BERNARDO Bonan nokton! Se vidos vi Marcellon, Horacion, Kolegojn miajn, rapidigu ilin! FRANCISKO Jen, shajnas, ili. Haltu! Kiu iras? (Horacio kaj Marcello venas.) HORACIO Amikoj de la lando. MARCELLO Kaj de l' regho. FRANCISKO Nu, bonan nokton! MARCELLO Bonan al vi dormon! Vin kiu anstatauas nun? FRANCISKO Bernardo. Li gardas nun. Adiau! (Foriras.) MARCELLO He! Bernardo! BERNARDO Chu Horacio? HORACIO Peco de li mem. BERNARDO Salut' al vi, Marcello, Horacio! HORACIO Chu la apero nun denove venis? BERNARDO Nenion vidis mi. MARCELLO Jen Horacio Parolas, ke ghi estas nur imago, Ne kredas li pri la fantom' terura, Kiun ni vidis jam la duan fojon. Kaj tial mi lin tien chi invitis, Ke li kun ni maldormu nunan nokton Kaj, kiam la fantomo reaperos, Li vidu kaj kun la fantom' parolu. HORACIO He, babilajho! Kredu, ghi ne venos. BERNARDO Sidighu do, kaj provos mi denove Ataki per rakont' orelon vian, Ke ghi forjhetu sian obstinecon Kaj kredu, kion ni du fojojn vidis. HORACIO Nu, mi konsentas. Bone, ni sidighu, Kaj vi rakontu. BERNARDO En la lasta nokto, En la momento, kiam tiu stelo Tre luma, kiun vidas vi, en sia Kurado trans arkajho la chiela En tiu sama loko, kiel nun, Trovighis, tiam ni--mi kaj Marcello-- Ekvidis... MARCELLO Haltu! Jen ghi mem aperas! (Montras sin spirito en armajho.) BERNARDO Li mem, li mem, mortinta nia regho! MARCELLO (al Horacio) Vi estas instruita, Horacio, Parolu vi kun li! BERNARDO Chu ne simila Li estas al la regho? Diru mem! HORACIO Jes, jes! Li mem! Mi miras, timas, tremas. BERNARDO Li volas, ke kun li oni parolu. MARCELLO Parolu, Horacio! HORACIO (al la spirito). Kiu estas Vi, kiu vagas en la nokta horo En la majesta nobla eksterajho De la mortinta regho de Danujo? Mi vin petegas per chielo: diru! MARCELLO Li estas ofendita. BERNARDO Li foriras. HORACIO En nomo de chielo! Restu! Diru! (La spirito foriras.) MARCELLO Li iris for, respondi li ne volis. BERNARDO Ha, Horacio, kio al vi estas? Vi estas pala, tremas? Chu ne pli, Ol songho estas tiu chi apero? HORACIO Per Dio! Mi ne povus tion kredi, Se mi ne vidus ghin per miaj propraj Okuloj. MARCELLO Ne simila al la regho? HORACIO Ne malpli multe, ol vi al vi mem. Jes, ghuste tian portis li armajhon En la batalo kontrau la Norvegoj, Li ghuste tian vidon havis, kiam Li en kolero sian pezan glavon En la glacion batis. Strange! MARCELLO Tiel Li jam du fojojn kun minaca vido Aperis antau ni en sama horo. HORACIO Ne povas mi precize ghin klarigi; Sed la apero, kiom mi komprenas, Al nia land' malbonon antaudiras. MARCELLO Chu ne militon? Chu vi scias, kial Nun gardoj chie staras, pafilegoj Nun estas pretigataj chiam novaj, El l' eksterlando venas bataliloj, Rapide shipoj estas konstruataj En granda nombro, kaj ech en dimanchoj Ne chesas la prepara laborado? El kia kauzo tiu rapidado Kaj laborad' en tago kaj en nokto? Chu povas iu diri? HORACIO Jes, mi povas,-- Almenau tiom, kiom mi ghin audis. La lasta regho, kies la figuro Jhus antau ni aperis, estis iam Vokita--vi ghin scias--al batalo De la Norvega regho Fortinbras. Hamleto, nia brava, glora regho, En la batalo venkis Fortinbrason. Lau la kontrakto antausigelita Kaj sankciita de la rajt' kaj moro Post morto de l' venkita Fortinbras La tuta lando de l' venkita regho Transiris en posedon de l' venkinto. Se la venkinto estus Fortinbras, Al li transiri devus nia lando. Sed nun la juna fil' de Fortinbras, Kuraghigita eble per la morto De nia regho, amasigis aron Da kuraghuloj kaj aventuristoj Por entrepreno, kiun nia regno Komprenas bone; lia celo estas: Per forta mano de la bataliloj Elshiri nun el nia man' la landon, Perditan per batal' de lia patro. Kaj tio, kiel shajnas, estas kauzo De niaj preparighoj kaj gardado Kaj laborado en la tuta lando. BERNARDO Mi pensas ankau, ke la kauzo estas Nun tio chi. Pro tio ankau certe Nun vizitadas nokte nian gardon Terura la fantomo en armajho De l' regho, kiu kauzis la militon. HORACIO Ne! Mi alion timas de l' fantomo! En la plej glora temp' de l' granda Romo, Jhus antau la pereo de Cezaro, Mortintoj sin ellevis el la tomboj. Kaj promenadis tra la urbaj stratoj; Kaj steloj kun teruraj fajraj vostoj, Kaj sanga roso, makulita suno, Mallumigita luno,--chio tio Aperis tiam kiel antausignoj De granda malfelicho. Tiel ofte Antau la veno de renversoj grandaj Sin montras strangaj teruraj signoj En la naturo. Al ni ankau certe Nun la chielo sendas tian signon... (La spirito denove aperas.) HORACIO Sed ha! denove li aperas! Nepre Mi nun kun li parolos, se ech morto Al mi per ghi minacos! Halt', fantomo! Se vochon vi posedas kaj parolon,-- Parolu! Se per ia bona faro Al vi trankvilon povas mi alporti,-- Parolu! Se danghero al la lando Minacas kaj ankorau estas eblo La landon antausavi,--ho, parolu! Kaj se en via vivo vi kolektis Trezorojn kaj enfosis en la teron Kaj nun pro ili vagas en la noktoj,-- Parolu! Diru! Restu kaj respondu! (Koko krias). Haltigu ghin, Marcello! Ghi foriras! MARCELLO Chu piki lin per mia halebardo? HORACIO Jes, piku lin, se li ne volas stari! BERNARDO Jen ghi! HORACIO Jen ghi! Ho, halt'! MARCELLO Ha, ghi foriris! (La spirito foriras). Ni lin ofendas! Kontrau majesteco Ni venas kun sovagha atakado! Kiel aer' li estas nevundebla, Kaj nia atakado estas vana! BERNARDO Li volis jam paroli, sed la koko Ekkriis. HORACIO Kaj subite li ektremis, Simile al estajho pekoplena Che krio de teruro. Oni diras, La koko, trumpetisto de l' mateno, Per sia lauta, forta, hela vocho El dormo vekas dion de la tago, Kaj lau la krio de la koko tuj El akvo, fajro, tero kaj aero Spirito chiu, kie ajn li vagas, Rapidas hejmen; la fantomo pruvis Al ni, ke tio estas ne malvero. MARCELLO Li malaperis che la koka krio. Mi audis, ke en nokto Kristonaska, En kiu sur la teron venas Kristo, La koko krias tra la tuta nokto: Kaj ne kuraghas tiam la spiritoj Sin montri, kaj la nokto estas pura, La steloj ne minacas, la koboldoj Sin kashas kaj la sorchistinoj dormas: Char tiel sankta estas tiu nokto. HORACIO Mi ankau audis, kaj mi iom kredas. Sed vidu, la mateno purpurvesta Levighas sur la roson de l' monteto: Ni povas jam forlasi la postenon, Kaj mi konsilas: tion, kion vidis Ni en la nokto, ni rakontu chion Al la Hamleto juna; char mi jhuras, Ke la spirito, por ni tiel muta, Al li parolos. Chu konsentas vi, Ke ni al li raportu, kiel amo Kaj shuldo al ni fari ghin ordonas! MARCELLO Mi petas vin, ni faru ghin! Mi scias, En kia loko ni lin certe trovos. (Chiuj foriras). SCENO II Salono en la palaco. La regho, la reghino, Hamleto, Polonio, Laerto, Voltimand, Kornelio, Korteganoj eniras. REGHO Ankorau fresha estas la memoro Pri l' morto de la kara nia frato, Al nia kor' konvenus nun funebri, Kaj kvazau unu frunto de malghojo La tuta regno devus nun sulkighi: Sed tamen la prudento necesigas Nin venki la naturon; kun malghojo Pri la mortinto ni decidis ligi Memoron pri ni mem kaj pri la regno. Kaj tial ni kun ghojo depremita, Per unu el l' okuloj plezurante Kaj per la dua larmojn vershegante, Kun ghoj' funebra, plor' edzighofesta, Pesante juste ghojon kun doloro, Edzighis kun l' edzin' de nia frato, Kun la reghino nia kaj vidvino, Heredantino de la glora regno. Obeis ni per tio chi al via Konsilo tre prudenta kaj libera. Akceptu nian dankon kaj saluton! Kaj nun transiru ni al la aferoj. Vi scias, ke la juna Fortinbras, Ne respektante dece nian indon, Pensante eble nun, ke per la morto De nia kara frato renversighis La ordo kaj la fort' en nia lando,-- Ekpensis, ke li estas pli potenca Kaj ekturmentis nin per la postulo Redoni nun al li la tutan landon, Perditan de mortinta lia patro Lau plena rajt' al glora nia frato. Ni tial vin kunvokis nun. Auskultu Decidon nian: Jen ni skribis skribon Al l' onklo de la juna Fortinbras-- Malforta kaj malsana en la lito, L' intencon de la nevo li ne scias-- Ni skribis, ke retenu li la nevon De liaj krimaj, arogantaj agoj, Char chiuj preparighoj ja farighas En lia propra lando kaj popolo. Vin, bravaj Voltimand kaj Kornelio, Ni sendas kun la skribo kaj saluto Al la maljuna estro de l' norvegoj. Sed ne ricevas vi la rajton trakti Kun la norvego pli, ol en mezuro De tio, kion jhus ni al vi diris. Adiau, kaj per rapideco montru Al ni fervoron vian! KORNELIO kaj VOLTIMAND. Kredu, regho, Fidele ni plenumos la ordonon. REGHO Ne dubas ni pri ghi. Felichan vojon! (Voltimand kaj Kornelio foriras.) Kaj nun, Laerto, al l' afero via! Vi diris, ke vi peti ion volas! Pri kio ajn prudenta vi al ni Parolos, viaj vortoj ne perdighos. Volonte ni plenumos vian peton. Ne pli obea estas kap' al koro, Ne pli servema mano al la busho, Ol la Danuja tron' al via patro. Sciigu nin pri la deziro via. LAERTO Mi petas vin, permesu al mi, regho, Reiri nun Francujon. Mi volonte El tie venis tien chi, por fari La servon mian che l' kronado via; Sed nun, jam plenuminte mian shuldon, Sopiras mi denove al Francujo, Kaj nun de vi permeson mi petegas. REGHO Chu via patro ghin permesas? Kion Al tio diras Polonio? POLONIO