STORYDON
← 고전 원문 폴더

📄 고전 원문 · eo · 프로젝트 구텐베르크

『Hamleto, Reĝido de Danujo』

William Shakespeare · 번역 L. L. (Ludwik Lejzer) Zamenhof

194,844자 · 저작권 근거: 저작자 모두 1917년 이전 사망(한국 저작권 보호기간 끝) · 원문 출처

내 자료함의 ‘📚 고전’ 글 폴더에 앞부분 2만 자가 담겨요. 회차 편집기의 ‘✦ 안드로메다 AI 이용하기 → 🖼️ 내 글·사진 분위기로 쓰기’에서 골라 이 고전의 분위기·문체를 참고해 쓸 수 있어요.

Mi nun promenados en tiu chi salono; kun la permeso de lia regha moshto nun estas la horo, en kiu mi ghuas freshan aeron. Oni alportu la rapirojn; se Laerto deziras kaj se la regho restas che sia intenco, mi penos gajni por li, se mi povos; se ne,--tiam mi forportos kun mi nur la malhonoron kaj multe da batoj. OSRIK Tiel mi devas klarigi vian decidon? HAMLETO En tiu chi senco, sinjoro, kun ornamoj lau via gusto. OSRIK Mi rekomendas al via princa moshto mian aldonitecon. (Foriras.) HAMLETO Al viaj servoj. (Al Horacio.) Li bone faras, ke li mem sin rekomendas; char nenia alia busho servus al li por tio chi. HORACIO Tiu chi birdido elrampis el la nesto kun duono de sia ova shelo sur la kapo. HAMLETO Li faris ceremoniojn kun la mamo de sia patrino antau ol suchi ghin. En tia maniero li kaj multaj aliaj de tiu sama speco, en kiujn nia pala tempo estas enamita, kaptis nur la tonon de la modo kaj la eksteran brilon de la interparolado: speco de shauma miksajho, kiu rampas en chion; sed oni pro provo nur ekspiru sur ghin, kaj la shaumaj vezikoj krevos. (Eniras nobelo.) NOBELO Estimata princo, lia regha moshto ricevis saluton de vi per la juna Osrik, kiu raportis al li, ke vi deziras atendi lin en la salono. Li sendas min, por demandi vin, chu via deziro skermi kun Laerto dauras ankorau, au chu vi deziras por tio chi pli longan prokraston. HAMLETO Mi restas fidela al miaj decidoj, ili konformigas sin al la volo de la regho. Se por li estas oportune, mi estas preta, nun au en chia alia tempo, supozante, kompreneble, ke mi ghin tiel bone povos, kiel nun. NOBELO La regho, la reghino kaj chiuj volas tuj veni tien chi. HAMLETO En bona horo! NOBELO La reghino deziras, ke vi afable ekparolu al Laerto, antau ol vi komencos batali. HAMLETO Shia konsilo estas bona. (La nobelo foriras.) HORACIO Vi perdos tiun chi veton, princo. HAMLETO Mi ne pensas: de la tempo, kiam li iris Francujon, mi chiam ekzercadis min; che tiu neegala veto mi venkos. Sed vi ne povas prezenti al vi, kiel malbone estas al mi en la koro. Tamen tio chi neniom malhelpas. HORACIO Ne, kara princo... HAMLETO Ghi estas nur bagatelo sensignifa; sed ghi estas ia speco de malbona antausento, kiu virinon eble maltrankviligus. HORACIO Se via interna sento ion diras kontrau tio chi, tiam obeu al ghi; mi zorgos, ke ili ne venu tien chi, mi diros, ke vi ne estas nun disponita. HAMLETO Tute ne! Mi auskultas neniajn antausignojn: neshanghebla sorto direktas ech la falon de pasero. Se ghi farighos nun, ghi ne farighos poste; se ghi ne farighos poste, ghi farighos nun; se ghi ne farighos nun, ghi devas ja iam farighi en estonteco. Oni devas chiam esti preta. Char nenia homo scias, kion li forlasas, kia do diferenco, se li pli frue forlasas. Ghi estu! (Eniras la regho, la reghino, Laerto, korteganoj, Osrik kaj aliaj kun rapiroj k. t. p.) REGHO Hamleto, venu kaj amike prenu Tiun chi manon! (Metas la manon de Laerto en la manon de Hamleto.) HAMLETO (al Laerto). Vi al mi pardonu, Sinjoro! mi al vi maljusta estis, Sed vi pardonu pro honoro via. La chirkauantoj scias--kaj sendube Vi ankau audis--mia kapo estas Malsana. Mia ago, kiu forte En vi ekscitis tutan la animon Kaj la honoron,--mi pri ghi konfesas: Ghi estis nur frenezo. Chu Hamleto Laerton ekofendis? Ne! Char certe Se de si mem Hamleto nun disighis Kaj li nur tial faris la ofendon, Ke li nun estas ne li mem,--ja tiam Ghin ne Hamleto faris kaj Hamleto Rifuzas la ofendon. Kiu do Ghin faris? La frenezo de Hamleto. Se tiel estas, tiam li ja mem La suferanto estas. La frenezo Hamleton malfelichan suferigas. Kaj jen, sinjoro, antau atestantoj Konfeso mia senkulpigu min Nun antau la grandanimeco via, Char mi la sagon pafis trans la domon Kaj trafis kontrauvole mian fraton. LAERTO Naturo mia, kiu la plej multe Min devus instigadi al la vengho, Nun estas jam kontentigita plene. Sed lau severaj leghoj de l' honoro Ne povas mi paroli pri pacigho, Ghis pli maljunaj homoj de honoro Decidos ke, savante mian nomon, La pacon noble povas mi akcepti. Ghis tiu tempo mi la amon vian Akceptos per la koro, sed batalos. HAMLETO Volonte mi konsentas; kun konfido Mi nun batalos pro l' honoro via. Nun donu la rapirojn, venu! LAERTO Venu! HAMLETO Mi volas esti kamp' por via gloro; Sur mia nelerteco via arto Ekbrilu, kiel stel' en nigra nokto. LAERTO Vi mokas, princo. HAMLETO Ne, je mia vorto! REGHO Nun donu la rapirojn, juna Osrik! Vi scias ja la veton, fil' Hamleto? HAMLETO Ho, jes! Sed vi la gajnon de la veto Konfidis ne al tute ghusta mano. REGHO Pro tio mi ne timas; mi ja vidis Skermadon de vi ambau. Li allernis, Sed tial oni donis al ni cedon. LAERTO (pesante rapiron en la mano). Tro multepeza, mi alian volas. HAMLETO Mi prenas. Chiuj de egala longo? (Ili preparas sin al la skermado.) OSRIK Jes, via princa moshto. REGHO La botelojn Da vino metu prete sur la tablon! Se en l' unua fojo au la dua! Hamleto trafos au en tria fojo Rebatos la ekbaton, tiam tuj Ektondru laute chiuj pafilegoj; La regho tiam trinkos pro la sano De sia fil' Hamleto kaj li jhetos En la kalikon perlon, kies kosto Superos chion, kion ghis nun havis La reghoj de Danujo en la krono. Pretigu la kalikojn! La trumpeto Anoncu al tamburo, la tamburo Al la pafilegisto, pafilego Al la chielo, fine la chielo Anoncu al la tero: nun la regho Pokalon malplenigas pro Hamleto!-- Komencu do batalon; vi, jughistoj, Atentu bone! HAMLETO (al Laerto). Venu do, sinjoro! LAERTO Mi estas preta, princo. (Ili skermas.) HAMLETO Unu! LAERTO Ne! HAMLETO Jughistoj diru. OSRIK Vere, jes, trafite. LAERTO Nu, bone! Nun ankorau unu fojon! REGHO Halt'! Donu vinon!--Nun, Hamleto mia, La perlo estas via. Vian sanon! Vi prenu la pokalon! (Post la sceno estas audataj trumpetado kaj pafoj de pafilegoj.) HAMLETO Ne, mi devas Antaue fini! (Al Laerto.) Venu! (Ili skermas.) Nun denove Trafite! Kion diras vi? LAERTO Tushite! Tushite, mi konfesas. REGHO Nia filo, Vi venkas. REGHINO Li varmighis, li lacighis. Hamleto, prenu mian tukon, vishu La shviton de la frunto! La reghino Felichon vian trinkas nun! HAMLETO Patrino... REGHO Gertrudo, vi ne trinku! REGHINO Mi deziras, Permesu, mia edzo, mi vin petas. REGHO (flanken.) La vino venenita! Shi pereis! HAMLETO Patrino mia, mi ankorau trinki Ne povas. Mi tuj finos. REGHINO Venu, filo, Mi vishos vian shviton de l' vizagho. LAERTO Nun mi lin trafas, regho. REGHO Mi ne kredas. LAERTO (flanken). Kaj tamen kontrau mia konscienco! HAMLETO Laerto, venu, nun la trian fojon! Vi ludas; mi vin petas, batu forte; Mi timas, ke vi faras kun mi shercojn. LAERTO Vi pensas? Bone! (Ili skermas.) OSRIK Sur la ambau flankoj Nenia rezultato. LAERTO Nun vin gardu! (Laerto vundas Hamleton; en la flameco de la batalado ili shanghas la rapirojn kaj Hamleto vundas Laerton.) REGHO Disigu ilin, ili tro varmighis. HAMLETO Ne, ne, ankorau unu fojon! (La reghino svenas.) OSRIK Haltu! Rigardu la reghinon! HORACIO Ambau sangas.-- Kiel vi fartas, princ'? OSRIK Kiel vi fartas, Laerto? LAERTO Ve! Mi estas nun kaptita Per la kaptilo mia propra! Juste Min mem perfido mia pereigis! HAMLETO Ha, la reghino! Kio al shi estas? REGHO Shi svenas, char shi vidas sangon. REGHINO Ne! La vino, ha, la vino! Ho, Hamleto! Ghi estis venenita! Mi pereas! (Shi mortas.) HAMLETO Perfido! Krimo! Fermu tuj la pordojn! Elserchi la krimulon! (Laerto falas.) LAERTO Jen, Hamleto: Li estas antau vi. Vi jam pereis, Nenio en la mondo vin nun savos; Ech duonhor' da viv' al vi ne restas. La ilo de la krim' en via mano Trovighas! sciu, ho, Hamleto nobla, Ke la rapiro estis venenita. Kontrau min mem sin turnis mia ruzo: Rigardu, nun mi kushas, por neniam Levighi plu. Patrino via ankau Nun venenita... Fino... Mi ne povas. La regho chion... Lia kulpo... Regho... HAMLETO La pinto ankau estas venenita? Nu, faru do, venen', laboron vian! (Trapikas la reghon). REGHO Ho, helpu, helpu! Estas temp' ankorau! HAMLETO (devigante la reghon trinki el la pokalo). Vi trinku, mortigisto, adultulo, Abomeninda, malbenita dano! Eltrinku la pokalon kun la perlo! Patrinon mian sekvu! (La regho mortas.) LAERTO Li meritis. Li la venenon miksis por ni chiuj. Hamleto nobla, antau nia morto Ni kore nin pardonu reciproke! Mi liberigas vian konsciencon De l' mort' de mia patro, ankau vi Pardonu min pro via morto! (Li mortas.) HAMLETO Dio Al vi pardonu plene! Mi vin sekvas.-- Mi mortas, Horacio!--Nun adiau, Reghino malfelicha!--Kaj vi chiuj, Vi tremas pro okazo la terura, Vi estas palaj mutaj atestantoj... Se mi nur havus tempon... Ha, la morto Arestas tre rapide... mi tre multe Al vi rakonti povus! Tiel estu! Mi mortas, Horacio, tamen vi, Vi vivas,--senkulpigu kaj klarigu Min kaj aferon mian al la homoj. HORACIO Ho ne! Mi nun ne volas resti dano, Mi ankau apartenas al romanoj: Ankorau restis vin' en la pokalo... HAMLETO Ho ne, amiko! Se vi estas viro, Mi petas vin, ne tushu la pokalon! Ho, Dio! Kia nomo post mi restus, Se vi, la sola, kiu chion scias, Forlasus nun la mondon! Ho, amiko, Se vi min iam portis en la koro, Retenu vin ankorau de l' chielo Kaj vivu en la mondo abomena, Por savi mian nomon per rakonto De mia historio. (Oni audas marshon en malproksimeco kaj pafojn post la sceno.) Kia bruo? OSRIK La juna Fortinbras nun el Polujo Revenas post la venko kaj milite Salutas la senditojn de Anglujo. HAMLETO Mi mortas, Horacio! La veneno Jam la spiriton mian neniigas; Kaj la sciigon el Anglujo mi Ne povas plu atendi; sed, amiko, Mi antaudiras, ke l' elekto falos Sur Fortinbrason; kaj la vochon mian Antau la morto mi al li fordonas. Raportu al li tion chi kaj ankau La tutan historion de la faktoj.-- La resto do--silento! (Li mortas.) HORACIO Nobla koro Nun chesis bati! Kara mia princo, Adiau! Bonan nokton! La angheloj Plej puraj al vi kantu dorman kanton!-- Pro kio batas la tamburo? (Marsho post la sceno.) (Eniras Fortinbras, la senditoj de Anglujo kaj aliaj.) FORTINBRAS Kie Farighis la terura dramo? HORACIO Kion Vi volas vidi? Se ian malghojon Au mirindajhon, tiam chesu serchi. FORTINBRAS Ho, sangaj faroj! Ho, fiera morto, Kiela festo estas nun en via Palac' eterna, se per unu fojo Vi tiom da oferoj reghaj buchis? UNUA SENDITO Terura vido! Ni kun la sciigoj El Anglolando venas tro malfrue. Nun estas surdaj la oreloj, kiuj Auskulti devus la raporton nian, Ke la ordono estas plenumita, Ke Rosenkranz kaj Güldenstern ne vivas. Nu kiu al ni diros: mi vin dankas? HORACIO
Hamleto, Reĝido de Danujo 원문 · 스토리돈