STORYDON
← 고전 원문 폴더

📄 고전 원문 · eo · 프로젝트 구텐베르크

『Hamleto, Reĝido de Danujo』

William Shakespeare · 번역 L. L. (Ludwik Lejzer) Zamenhof

194,844자 · 저작권 근거: 저작자 모두 1917년 이전 사망(한국 저작권 보호기간 끝) · 원문 출처

내 자료함의 ‘📚 고전’ 글 폴더에 앞부분 2만 자가 담겨요. 회차 편집기의 ‘✦ 안드로메다 AI 이용하기 → 🖼️ 내 글·사진 분위기로 쓰기’에서 골라 이 고전의 분위기·문체를 참고해 쓸 수 있어요.

Ho, centoble Malben' centobla falu sur la kapon De tiu, kiu per la krim' terura De vi la saghon rabis! For la teron! Ne shutu,--mi ankorau unu fojon Al mia koro volas shin alpremi. (Ensaltas en la tombon.) Nun shutu teron, kiom ajn vi volas, Sur shin kaj min, ghis el la ebenajho Vi faros monton ghis la alta pinto De la Olimpo. HAMLETO Kiu estas tiu, Kies doloro tiel laute sonas Kaj kies krio flugas ghis la steloj Kaj volas en terur' ilin haltigi? Jen estas mi, Hamleto. (Ensaltas en la tombon.) LAERTO Ha, tre bone! Pereu, malbenita! (Jhetas sin sur Hamleton.) HAMLETO Tia pregho Ne estas ghusta. Mi vin petas, prenu La manon vian for de mia kolo, Char kvankam mi ne estas flamighema, Danghere tamen estas min ataki, Kaj mi al vi konsilas: for la manon! REGHO Disigu ilin! REGHINO Ho, Hamlet', Hamleto! CHIUJ Sinjoroj... HORACIO Kara princo, trankvilighu! (Kelkaj korteganoj disigas la batalantojn, kaj ili eliras el la tombo.) HAMLETO Ne, mi pro tio chio kun li batalos, Ghis la minuto lasta de la vivo! REGHINO Pro kio do, ho mia kara filo? HAMLETO Mi amis Ofelion; kvardek miloj Da fratoj kun ilia tuta amo La amon mian kune ne atingus. (Al Laerto.) Vi kion volas? REGHO Ha, li frenezighis! REGHINO Ho, lasu lin, mi petas vin, Laerto! HAMLETO (al Laerto.) Che la diabloj chiuj! Diru, kion Vi volas fari? Plori? au batali? Au fasti? au disshiri sin? Eltrinki La tutan Nilon? Manghi krokodilojn? Mi tion ankau faros. Chu vi venis, Por vershi larmojn? Saltas en la tombon, Por min inciti? Lasu vin enfosi En shian tombon,--mi ghin ankau faros; Se vi pri montoj babiladas, lasu Nin supershuti per tiom da tero, Ke sin la loko levu ghis la suno Kaj la plej altaj montoj en komparo Kun ghi aperu kiel veruketoj. Vi fanfaronas,--mi ghin ankau povas. REGHO Ghi estas nur frenezo. REGHINO La atako En li momenton tiel furiozas, Sed baldau li denove trankvilighas, Simile al kvieta kolombino Post la elkovo de la kolombidoj. HAMLETO (al Laerto). Auskultu do, sinjoro! Kia estas La kauzo, ke vi tiel min renkontas? Mi chiam amis vin,--sed ni ghin lasu. Se Herkuleso mem kontraubatalus, La kat' miauas, hundo devas boji. (Foriras.) REGHO Mi petas vin, lin sekvu, Horacio! (Horacio foriras.) Laert', nia parolo de hierau Fortigi devas vian paciencon; Ni agos nun rapide.--Vi, Gertrudo, Vi metu gardon chirkau via filo. (Al Laerto.) La tombo havos vivan monumenton. La horo de trankvilo baldau venos; Ghis tiam ni bezonas paciencon. (Chiuj foriras.) SCENO II Chambro en la palaco. Hamleto kaj Horacio. HAMLETO Sufiche nun pri tio. Ni transiru Nun al la pluaj faktoj. Vi memoras, Pri kio mi rakontis? HORACIO Mi memoras. HAMLETO En mia brusto estis ia speco De batalado. Mi ne povis dormi; Kaj al mi chiam shajnis, ke mi kushas En stato pli malbona, ol krimuloj En la katenoj. Tiam en la kapon Kuragha pens' al mi subite venis... Kaj dank' al la kuragha mia penso: Ghi savis min! Jes, penso malprudenta Al ni tiele servas iafoje, Kiam profundaj planoj detruighas; Kaj ni el tio vidas, ke Diajho Direktas nian sorton, se ni mem Ech de la celo nin malproksimigas. HORACIO Tre ghuste. HAMLETO La mantelon de shipano Sur min jhetinte, el kajuto mia Palpante mi elrampis, trovis ilin, Forkaptis la paketon, kiun ili Kun si tre garde portis, kaj returne En chambron mian iris. Mia timo Forgesis ghentilecon, kaj kuraghe Mi dissigelis la paketon. Tie Mi trovis, ho, amiko mia kara, Brilantan, grandan reghan malnoblajhon! Ghi estis... jes... ordono plej severa, Per multo da motivoj ornamita Pri la felicho de la Dana regno Kaj de Anglujo ankau, kaj cetera Kaj tiel plu... nu jes,--per unu vorto: Ke oni tuj, sen perdo de la tempo, Ech ne lasante al l' ekzekutisto Minuton, por akrigi la hakilon, Tuj post eliro mia sur la bordon, Dehaku tuj al mi la kapon. HORACIO Dio! Chu povas esti? HAMLETO Jen, rigardu mem, Jen estas la papero, legu poste. Vi volas scii, kion mi nun faris? HORACIO Jes, mi vin petas. HAMLETO Kiam mi min vidis Subite en kaptilo, mia kapo Komencis vive ludi sen prologo Kaj trovis baldau ghustan la rimedon. Mi min sidigis kaj elpensis baldau Alian tekston por letero tiu Kaj skribis ghin tre bele kaj tre pene, Kiel skribisto profesia. Iam Mi pensis, kiel niaj grandsinjoroj, Ke bele skribi estas ne konvena Por eminentaj homoj; tamen nun La belskribado multe al mi servis. Vi volas certe scii la enhavon De la letero mia? HORACIO Certe, princo. HAMLETO Plej prema peto al la angla regho, Ke, se Anglujo volas plue resti Fidela tributulo de Danujo, Se inter la Anglujo kaj Danujo La amikeco floru kiel palmo, Se paco chiam ambau la popolojn Per bela krono ligu plej trankvile, Kaj kun aliaj multaj tiaj «se»,-- Li devas tuj post lego de la skribo, Ne pripensante kaj ne prokrastante, La alportintojn de l' dirita skribo Mortigi plej rapide, ne donante Al ili ech minuton, por plenumi Konfeson antaumortan. HORACIO Tamen kiel Sigelis vi la skribon? HAMLETO La chielo En tio ankau jam antaue zorgis: En mia sako trovis sin okaze Malnova sigelil' de mia patro Kun la insigno de la danaj reghoj. Mi faldis la leteron ghuste tute Simile al antaua la letero, Subskribis ghin simile kaj sigelis Kaj metis sur la lokon de antaue. Kaj la subjheton oni ne rimarkis. En la sekvanta tago havis lokon Batalo nia mara kun korsaroj,-- Kaj kio estis plu--vi ghin jam scias. HORACIO Kaj Güldenstern kaj Rosenkranz pereis? HAMLETO Amiko mia, ili mem sin tiris Al tiu chi afero, tial min La konscienco mia ne riprochas: Ilia morto estis ja kauzita De propra tro fervora enmiksigho. Por sklavemuloj estas tre danghere Sin meti inter la flamantaj pintoj De glavoj de potencaj kontrauuloj. HORACIO Kiela regho! HAMLETO Nun la regho mem Alproksimigis min al mia celo. Se li mortigis krime mian patron, Se li patrinon mian malchastigis, Sin metis malhelpante inter miaj Esperoj kaj elekto de l' popolo Se li kun ruz' al mia propra vivo Tiel perfide volis fari finon: Chu mi ne havas rajton al li doni Per mia mano merititan pagon? Kaj chu ne estos peko, se ni lasos Al tiu kankro mordi plu ankorau Viandon nian? HORACIO Baldau li ricevos Raporton pri la manier', en kiu Ordono lia estis plenumita. HAMLETO Jes, baldau; sed la intertempo tamen Al mi ja apartenas. Homa vivo Ne estas ja fortika; vi kalkulu Nur unu--jam la vivo ne ekzistas. Nur unu cirkonstanco min doloras, Ke mi ofendon faris al Laerto! En lia malfelicho mi ja vidas La preskau spegulitan historion De tio, kion mem mi devis sperti. Mi lin estimas; sed la nekonvena Fanfaronado lia kun doloro Min indignigis ghis sinforgesado. HORACIO Ha, iu venas! Haltu, princo! (Eniras Osrik.) OSRIK Mi gratulas vian princan moshton je la reveno Danujon. HAMLETO Mi dankas vin profunde, sinjoro. (Al Horacio.) Chu vi konas tiun chi kulon? HORACIO Ne, princo. HAMLETO Tiom pli bone por vi, char estas malvirto koni lin. Li posedas multe da tero kaj tre fruktoporta: se besto estas regho de bestoj, ghia manghujo staros apud la manghilaro de la regho. Li estas pigo, sed, kiel mi diras al vi, benita per vastaj posedajhoj de koto. OSRIK Plej amata princo! Se via princa moshto havus liberan tempon, mi dezirus komuniki al vi ion de lia regha moshto. HAMLETO Mi akceptos ghin kun plena atento, sinjoro. Metu vian chapelon sur ghian lokon: ghi estas difinita por la kapo. OSRIK Mi dankas al via princa moshto,--estas tre varme. HAMLETO Ne, mi certigas vin, ke estas tre malvarme; la vento estas norda. OSRIK Estas efektive sufiche malvarme, mia princo. HAMLETO Kaj tamen shajnas al mi, ke estas tre sufoke kaj varmege, au mia temperamento.... OSRIK Eksterordinare, via princa moshto, estas tre varmege--en certa maniero--mi ne povas diri kiel. Kara princo, lia regha moshto ordonis al mi sciigi vin, ke li faris grandan veton pro via kapo. La afero estas sekvanta... HAMLETO Mi petas vin, ne forgesu! (Devigas lin meti la chapelon sur la kapon.) OSRIK Permesu al mi, via princa moshto, mi certigas vin, ke tiel estas por mi pli oportune. Antau mallonga tempo en la kortegon alvenis Laerto: mi jhuras, perfekta kavaliro, kun la plej bonegaj distingighoj, kun brilanta tenigho kaj eksterajho. En efektivo, por esprimi sin inteligente, li estas la modelo de boneduka maniero de vivado, char vi trovos en li la kunighon de chiuj talentoj, kiujn juna kavaliro nur povas deziri posedi. HAMLETO Li nenion perdas per via busho, sinjoro, kvankam mi scias, ke ghi estas tro granda kalkula problemo, se oni volus kunmeti plenan registron de liaj bonaj ecoj. Kaj ankau tiam la rakonto ne prezentus ankorau la plenan grandecon de lia efektiva indo. Parolante en la plena seriozeco de laudado, mi vidas en li spiriton tre grandan, kaj liaj internaj talentoj estas lau mia opinio tiel grandaprezaj kaj maloftaj, ke, por esprimi sin pri li vere, nur lia spegulo prezentas ion similan al li, chio alia prezentus nur ombron de li. OSRIK Via princa moshto parolas pri li la puran veron. HAMLETO Kaj la celo, sinjoro? Kial ni nun superjhetas tiun chi kavaliron per la kruda spirado de nia parolo? OSRIK Kion vi pensas? HORACIO Chu ne estas eble, ke ni komprenighadu per ia alia lingvo? Vi certe tion chi povos, sinjoro. HAMLETO Por kia celo vi nomis tiun chi kavaliron? OSRIK Laerton? HORACIO Lia monujo estas jam malplena: chiuj liaj oraj vortoj estas jam elspezitaj. HAMLETO Jes, tiun chi saman. OSRIK Mi scias, ke vi ne scias... HAMLETO Estas eble, ke vi scias, ke mi ne scias, kaj tiel plu. Sed kion do vi deziras, sinjoro? OSRIK Vi ne scias, kian perfektecon Laerto posedas... HAMLETO Mi ne pretendas je tia sciado, por ne egaligi min kun li en perfekteco; koni alian homon fundamente signifus koni sin mem. OSRIK Jes, sinjoro, rilate la uzadon de bataliloj; lau la komuna famo li havas en tiu chi punkto neniun egalan al si. HAMLETO Kia estas lia batalilo? OSRIK Glavo kaj rapiro. HAMLETO Sekve, lau viaj vortoj, du specoj de bataliloj. Nu, plu? OSRIK La regho vetis kun li je ses berberaj chevaloj; li do, kiom mi audis, donis kiel garantion ses francajn glavojn kune kun la apartenajho, kiel ekzemple zonoj, portiloj kaj tiel plu. Tri el tiuj chi subteniloj estas efektive tre agrablaj por la okulo, tre respondaj al la objektoj, senfine belaj subteniloj kaj tre bonguste aranghitaj. HAMLETO Kion vi nomas subteniloj? HORACIO (al Hamleto). Mi sciis, ke vi devos ankorau plezurighi kun liaj komentarioj, antau ol la parolo finighos. OSRIK La subteniloj estas la portiloj. HAMLETO Tiu chi esprimo estus pli konvena por la objekto, se ni povus porti che nia flanko pafilegon; ghis tiu tempo ni nomu ghin pli bone portiloj. Sed plue: ses berberaj chevaloj kontrau ses francaj glavoj kun iliaj apartenajhoj kaj ses bonguste aranghitaj subteniloj; tio chi estas franca veto kontrau dana. Por kio do ili tion chi donis kiel garantion, kiel vi vin esprimas? OSRIK La regho, sinjoro, vetis, ke Laerto en dekdu renkontighoj inter vi kaj li ne venkos pli ol tri fojojn; li do vetis, ke el dekdu li venkos nau fojojn; kaj oni povus tuj fari la provon, se via princa moshto estus inklina. HAMLETO Kaj se mi respondos, ke ne? OSRIK Mi pensas, via princa moshto, ke estus bone konsenti je tiu chi provo. HAMLETO