STORYDON
← 고전 원문 폴더

📄 고전 원문 · eo · 프로젝트 구텐베르크

『Hamleto, Reĝido de Danujo』

William Shakespeare · 번역 L. L. (Ludwik Lejzer) Zamenhof

194,844자 · 저작권 근거: 저작자 모두 1917년 이전 사망(한국 저작권 보호기간 끝) · 원문 출처

내 자료함의 ‘📚 고전’ 글 폴더에 앞부분 2만 자가 담겨요. 회차 편집기의 ‘✦ 안드로메다 AI 이용하기 → 🖼️ 내 글·사진 분위기로 쓰기’에서 골라 이 고전의 분위기·문체를 참고해 쓸 수 있어요.

Mi dankas. (Polonio foriras.) Ho, mia krimo, ghi al la chielo Sin tiras per vaporo malodora, Ghi portas la malbenon plej malnovan Sur sia frunto: fratomortigado! Preghadi mi ne povas, kvankam forte Mi volus preghi: la pli forta kulpo L' intencon fortan venkas; kiel homo, Havanta devon fari du aferojn, Mi nun ne scias, kiun el la ambau Elekti, kaj mi faras nun nenian Se mia mano per la frata sango Ech estus multe pli trapenetrita,-- Chu en chielo ne ekzistas pluvo Sufiche forta, por ghin blanke lavi? Por kio do pardonemeco servas, Se ne por veni kontrau la pekado? Kaj chu la pregho ne posedas forton Averti krimon kaj pardonon doni, Se jam la krimo estas plenumita? Jes, mi rigardos supren! Mia krimo Farita estas! Kian formon doni Al mia pregho! Dio, Vi pardonu Mortigon mian? Ne, ne helpos tiel; Mi chion ja ankorau nun posedas, Kion al mi alportis la mortigo: La kronon, la honoron, la reghinon... Chu povas peko revi pri pardono, Dum restas la akiro de la peko? Sur la maljustaj vojoj de la tero Per sia oro ofte peka mano Haltigi povas manon de la jugho Kaj per la fruktoj de l' farita krimo Acheti la favoron de la legho,-- Sed tie supre estas ja alie! Ne helpos tie lerta artifiko, Tie la far' aperas tute nuda, Ni mem al la farita krimo devas Ateston tie meti en la bushon. Nu, kio al mi restas? Pentofaro? Jes, kion do ne povas pentofaro? Sed se ech pentofari ni ne povas? Ho, ve! mizero! ho, vi, mia brusto, Vi, nigra, vi, malluma kiel morto! Anim', kiu batalas liberighi Kaj chiam pli enrampas en la marchon! Ho, helpu min, angheloj, en la provo! Ho, fleksu vin, genuoj neflekseblaj! Malmola mia koro, vi molighu Simile al infano jhus naskita! Ho, eble Dio volos min pardoni! (Li en angulo metas sin sur la genuojn.) (Hamleto venas.) HAMLETO Nun estas tre facile tion fari; Li preghas; nun mortigi lin... sed tiam Li iros en chielon! Kaj chu tion Mi povus nomi vengho? Malnoblulo Mortigis mian patron, kaj por tio Mi, sola filo de la mortigito, En la chielon en minut' de pregho La mortiginto sendos! Tio estus Ne vengho, sed komplezo kaj bonfaro. De l' tero li forigis mian patron Post festenad', en mezo de la pekoj, Kaj kun la tuta pezo de la pekoj La malfelicha vagas nun sub tero,-- Kaj la krimulon mi nun volas kapti En la minuto de la sankta pregho Kaj puran, pian sendi lin al Dio! Chu tio estos vengho? Ne, ho ne! Ripozu, mia glavo! Mi vin tiros En temp' alia, pli terure bati! En malsobrec', en dormo, en kolero, En la malpiaj ghojoj de la lito, En ofendado de Dia nomo-- Mi tiam lin ekkaptos, tiam, glavo, Trapiku lin, ke li momente falu Kaj en plej nigra stato la animo En la inferon flugu sen pardono! Patrino min atendas,--dume vivu, Sed al la morto vi jam apartenas. (Foriras.) REGHO (sin levante). La vortoj flugas,--sed la pensoj sidas! Senpensaj vortoj Dion ne atingos! SCENO IV Chambro de la reghino. La reghino kaj Polonio. POLONIO Li baldau venos. Estu pli severa, Vi diru, li petolas tro sovaghe, Vi diru, ke nur petegado via Apenau kvietigis la koleron De l' regho. Mi nun tie chi min kashos. Mi petas, ne indulgu lin! HAMLETO (post la sceno). Patrino! REGHINO (al Polonio). Jam al mi fidu, ne maltrankvilighu. Mi scios kion diri. Nun foriru: Li venas. (Polonio sin kashas.) HAMLETO (eniras). Nu, patrino, kio estas? REGHINO Hamleto, vi ofendis vian patron. HAMLETO Patrino, vi ofendis mian patron. REGHINO Vi paroladas, kiel frenezulo. HAMLETO Vi paroladas, kiel senkorulo. REGHINO Kion vi diras! HAMLETO Kion vi deziras? REGHINO Chu vi forgesis, kiu estas mi? HAMLETO Ho ne, mi jhuras, mi ghin ne forgesis! Vi estas la reghino, la edzino De l' frat' de via edzo kaj--mi devas Konfesi--ankau la patrino mia. REGHINO Nu, do aliaj faru vin prudenta! (Volas iri). HAMLETO Ne, vi ne iros! Sidu! Mi ne lasos Vin iri, antau ol mi al vi montros, Spegulon tian, kie vi ekvidos La plej profundan vian internajhon. REGHINO Ha, kion vi intencas! Chu vi volas Mortigi min! He, helpon! helpon! POLONIO (post la tapisho). Helpon! HAMLETO Kio sin movis? Rato? (Ekbatas per la glavo en la tapishon.) Ha, mi vetas, Ghi plu ne vivas! POLONIO (post la tapisho). Ho, mi mortas! Helpu! (Falas kaj mortas.) REGHINO Ho ve! Kion vi faris! HAMLETO Mi ne scias. Chu ne la regho? (Eltiras Polonion el post la tapisho.) REGHINO Kia sanga faro! HAMLETO Jes, sanga faro, preskau tiel same Terura, kiel reghon formortigi Kaj edzinighi kun la frato lia. REGHINO Mortigi reghon? HAMLETO Jes, mi tiel diris. (Al Polonio) Kaj vi, mizera malsaghul', adiau! Mi prenis vin por iu pli merita. Vi vidas, tro fervori ofte estas Danghere! (Al la patrino) Nu, ne rompu viajn manojn! Sidighu, trankvilighu, mi komencos Rompadi vian koron, se ghi estas Ankorau penetrebla, se ankorau Kutimoj la malbonaj ghin ne tute Shtonigis kaj al sento kaj prudento Ankorau iom estas ghi venebla. REGHINO Kion mi faris, ke vi min atakas Kun tia krueleco? HAMLETO Tian faron, Per kia modesteco chion perdas, La virt' farighas hipokrita vorto, Senkulpa amo perdas sian rozon De l' bela frunto kaj ulcerojn montras, La sanktan jhuron de edzino faras Similan al la jhuroj de ludistoj; Ghi el la korpo de plej sankta ligo Elshiras la animon; el la legho Ghi faras senenhavan vortparadon. De la chielo la vizagho flamas, La tuta tero ploras kaj malghojas Pro via faro, kvazau devus veni La lasta jugho. REGHINO Ve! Pri kia faro Vi kontrau mi tielajn tondrojn jhetas? HAMLETO Rigardu do! Jen pendas du portretoj; Du fratoj,--sed egalaj? Jen, rigardu: Kiela charmo kushas sur la brovoj! Kun belaj haroj, kvazau Apolono, Kun alta frunto, kvazau Jupitero, Okul' de Mars', ordona kaj minaca, Majesta aglo, kiu alte flugas En la plej puraj sferoj de l' aero; Sur lin sigelon metis chiu dio, Por krei idealon por la homoj,-- Li estis via edzo.--Nun rigardu Portreton duan: via nuna edzo, Putrajho, mortiginta la unuan... Chu havas vi okulojn? Vi forlasis Herbejon verdan de la bela monto Kaj serchas manghon en la putra marcho? Chu havas vi okulojn? Vi ne diru, Ke tio estis am'! En via agho La sango plu ne bolas, sed atendas, Ne rapidante, jughon de la sagho. Kaj kia estis la kompara jugho? Ne estas vi sensenca, char alie Nenion vi decidus; sed la senco En vi sendube tute malsanighis, Char ech freneza tie ne erarus. Neniam la frenezo tiel jughis La saghon, ke en ghi ne restu guto Da konsidero por komparo tia. Kia demono tiel vin delogis? Vidado sen palpado au palpado Sen rigardado, au orelo sola Sen mano kaj okulo, au flarado Sen chio,--ech partet' de vera sento Neniam donas tian rezultaton, Ho, honto, kie estas via rugho? Se la infer' sovagha povas boli En membroj de grandagha matronino, Ho tiam chasto de juneco flama Disfluidighu kiel vaks' en fajro! Ne diru "honto!" kiam juna sango Malchaste bolas: frosto mem ja brulas, La volon ja delogas la prudento... REGHINO Hamleto, ne parolu plu! Vi turnas Okulojn miajn rekte al la koro, Kaj tie mi makulojn nigrajn vidas, Tre nigrajn. HAMLETO Jes, por vivi en la shvito De abomena lito, en putrajho Sin brogi, en la nesto malbenita... REGHINO Ho, ne parolu plu! Kiel ponardo En min penetras chiu vorto! Ne plu, Hamleto kara! HAMLETO Fripon' kaj mortigisto; simpla sklavo; Li ne posedas ech la milan parton Da indo de l' estinta via edzo; Kronita arlekeno; li, shtelisto, Malice kaj mallaute shtelis for La kronon kaj ghin kashis en la poshon... REGHINO Ho, haltu! (Aperas la spirito sen armajho.) HAMLETO Chifonajho, sed ne regho! (Li ekvidas la spiriton.) Ho, savu min, angheloj de l' chielo, Flugilojn viajn super mi etendu! Spirito nobla, kion vi deziras? REGHINO Ho ve! li frenezighis! HAMLETO Chu vi venas Riprochi vian filon sendecidan, Ke li la tempon kaj pasion perdas Kaj ke ghis nun ankorau li ne venghis? Ho, diru! SPIRITO Ne forgesu! Mi intencas En vi subteni forte la decidon. Sed vidu, kiel forte malespero Dispremis la patrinon vian; helpu Al shi en malfacila batalado Kun shia propra koro kaj animo. Ju pli malforta korpo, des pli forte Suferas la animo. Iru! HAMLETO (al la reghino.) Kio Al vi farighis? REGHINO Kio al vi estas? Vi la okulojn ien forte turnis Kaj kun l' aer' senkorpa nun parolis? L' animo via brilas el l' okuloj, Kaj viaj haroj sin subite levis Simile al dormanta soldataro Vekita per la son' de bataliloj! Ho, kara mia filo, trankviligu Per pacienc' la flamon de la sentoj! Sur kion vi rigardas nun? HAMLETO (al la reghino.) Sur lin? Sur lin! Sur lin! Rigardu, kiel pala Li staras! Malfelicha lia vido Ech al la shtonoj povus doni sentojn! (Al la spirito) Ne rigardadu al mi tiel plende,-- Agadon mian akran ghi moligus: Anstatau sango eble fluus larmoj. REGHINO Al kiu vi parolas? HAMLETO Vi ne vidas? REGHINO Nenion, kvankam chio estas luma. HAMLETO Kaj vi nenion audis? REGHINO Ne, nenion. HAMLETO Rigardu tien! Li jam volas iri! La patro mia, kvazau tute viva! Ha, vidu, li foriras tra la pordo! (La spirito foriras.) REGHINO Ghi estas frukto de l' imago via; La cerbo ofte vidas nur delirojn. HAMLETO Deliroj? Tamen vidu, mia pulso En takto batas, tute kiel via, Kaj kantas tiel same tute sane. Ghi ne deliro estis. Ekzamenu, Kaj mi ripetos chion vort' lau vorto,-- Chu deliranto tion povus fari? Patrino! Pro la savo de l' animo Ne hipokritu, ke deliro mia Parolas nun kaj ne la krimo via! La falsa shmiro kovros la makulon Ekstere, sed interne en la koro Des pli atakos tiam la malbono. Konfesu al chielo vian pekon, La faritajhon pentu kaj evitu Estontajn pekojn. La venenan herbon Ne sterku, ke ghi pli ankorau kresku! Pardonu al mi nunan mian virton; Char nun en la malpia nia tempo La virto devas peti de malvirto Pardonon kaj rampante ech petegi, Ke ghi permesu bonon al ghi fari. REGHINO Hamleto! Vi distranchas mian koron! HAMLETO Forjhetu ghian parton makulitan Kaj pure vivu kun la dua parto. Adiau! Sed evitu vi la liton De mia onklo, penu esti virta, Se ech la virto estos ne el koro. Kutimo, la demono, pereigas La lastan senton en la malbonulo, Sed en direkto bona la demono Turnighi ofte povas en anghelon: El la ekzercoj de la bonaj faroj Li povas fari oportunan veston. Sindetenado en l' unua nokto Alportas facilecon por la dua; La tria estos jam des pli facila; Char ekzercado povas preskau shanghi Ech la naturon mem; ghi la diablon Au humiligas, au lin plifortigas. Ankorau unu fojon--bonan nokton! Kaj benu min, se vi ankorau mem Deziras havi benon de l' chielo. (Montrante sur Polonion). Ha, tiun chi sinjoron mi domaghas. Chiel' decidis puni min per li Kaj lin per mi; mi estis por li vipo,-- Sed mi servanto ankau por li estos. Por li mi zorgos kaj por lia morto Respondos mi. Adiau, bonan nokton! La sola amo faris min kruela; Malbona estas la komenco,--poste Ankorau io pli malbona venos... Ankorau unu vorton! REGHINO Kion fari? HAMLETO