STORYDON
← 고전 원문 폴더

📄 고전 원문 · eo · 프로젝트 구텐베르크

『Hamleto, Reĝido de Danujo』

William Shakespeare · 번역 L. L. (Ludwik Lejzer) Zamenhof

194,844자 · 저작권 근거: 저작자 모두 1917년 이전 사망(한국 저작권 보호기간 끝) · 원문 출처

내 자료함의 ‘📚 고전’ 글 폴더에 앞부분 2만 자가 담겨요. 회차 편집기의 ‘✦ 안드로메다 AI 이용하기 → 🖼️ 내 글·사진 분위기로 쓰기’에서 골라 이 고전의 분위기·문체를 참고해 쓸 수 있어요.

Ne amo--nur kalkulo malbenita Kondukas al edzigho ripetita. Virino, kiu duan chirkauprenas, L' unuan edzon en la tomb' venenas. REGHO (aktoro). Ne dubas mi pri via sincereco; Sed ne eterne dauras malgajeco. Konsolon tempo donas al la koro. Decido estas sklavo de l' memoro, Ghi kiel frukto sin komence tenas, Sed falas, kiam maturigho venas. Se al ni mem ni en la kor' promesas, Ni tion plej facile ja forgesas, Kaj chio, en pasio decidita, Forpasas, kiam la pasi' finita. Ne longe dauras ghojo kaj malghojo. Kaj de eterne sur la tera vojo Kutimis amo kun felicho iri; Kaj estas malfacile certe diri, Chu amo alkondukas la felichon Au chu felicho donas la kondichon Por ekzistad' de l' amo. La grandulo Falinta izolighas; malrichulo Sin levis--kaj amikoj plu ne mankas. La amon ni nur al felicho dankas. Sed ne pri tio estis la parolo: Vi sciu, ke la sorto kaj la volo Eterne inter si batalon tenas; Al ni nur la intenco apartenas,-- Plenumon do ni lasu al la sorto. Vi ne forgesos min ghis via morto,-- Tre bela estas via fideleco, Sed ni ghin lasu al la estonteco! REGHINO (aktorino). Ho, mi la lumon vidi pli ne povu, Ripozon sur la tero mi ne trovu, Malluma, senkonsola, senespera Farighu mia tuta vivo tera, Atingu min la punoj plej kruelaj De kolerantaj fortoj la chielaj,-- Se iam, vin perdinte, mi, vidvino, Farighos de alia vir' edzino! HAMLETO (al Ofelio). Se shi volus rompi sian sanktan promeson... REGHO (aktoro). Ho, kia forta jhuro! Nun, anghelo Mi volas iom dormi, La chielo Vin gardu! REGHINO (aktorino). Dormu dolche, mia koro, Vi, mia tuta vivo kaj trezoro! (Foriras. Li sin kushigas kaj endormighas.) HAMLETO (al sia patrino). Reghino, kiel plachas al vi la dramo? REGHINO Shajnas al mi, ke la sinjorino tro multe promesas. HAMLETO Sed shi plenumos sian vorton! REGHO (al Hamleto). Chu vi konas la enhavon de la dramo? Chu ne estas en ghi io malagrabla? HAMLETO Ne, ne; ili nur shercas, ili iom venenas sherce; nenio malagrabla. REGHINO Kia estas la nomo de la dramo? HAMLETO La Muskaptilo. Kial? Ghi estas metaforo. La dramo prezentas unu mortigon, kiu havis lokon en ia urbeto de Italujo. La nomo de la regho estas Gonzago, lia edzino estas nomata Baptista. Vi baldau vidos, ke tio chi estas abomeninda historio. Sed kion tio chi nin interesas? Via regha moshto kaj ni chiuj ni havas puran konsciencon, kaj la afero nin ja ne tushas. La leprulo sin gratu,--nia hauto estas ja sana. (Sur la scenon venas Luciano.) Jen estas Luciano, nevo de la regho. OFELIO (al Hamleto). Vi prenis sur vin la oficon de la antikva hhoro. HAMLETO Ho, mi volonte estus klarigisto inter vi kaj via amato, se mi nur vidus, ke la marionetoj dancas! OFELIO Vi estas tre pikema, princo, tre pikema. HAMLETO Vi devus ghemi, se vi volus malakrigi mian pinton. OFELIO Chiam pli bone kaj pli tranche! HAMLETO Tiaj estas la edzoj, kiujn la knabinoj elektas. (Al Luciano) Komencu, mortigisto! Forjhetu viajn malbenitajn grimacojn kaj komencu! «Al vengho vokas krio de la korvo»... LUCIANO Jam la veneno estas tute preta, Al faro sin jam tiras la glaseto; La tempo estas bona; mi rapidos: Silentas chio, kaj neniu vidos. Vi, trinko el la herboj plej kashitaj, En mezo de la nokto kolektitaj, Vi, kiu sur vi portas la malbenon Trifojan de Hekato,--la venenon, En la dormantan korpon penetrigu Kaj kiel akra fulmo lin mortigu! (Envershas la venenon en la orelon de la dormanto). HAMLETO Li venenas lin en la ghardeno pro lia regno. Lia nomo estas Gonzago. La historio estas vera kaj ghi estas priskribita en itala lingvo. Vi baldau vidos, kiel la mortiginto akiras la koron de la edzino de Gonzago. OFELIO (al Hamleto). La regho sin levas. HAMLETO Kiel? Timigita de ia shajnajho? REGHINO (al la regho). Kio estas al vi, mia edzo? POLONIO (al Hamleto). Faru finon al la dramo! REGHO Lumigu al mi! For! POLONIO Lumon, lumon, lumon! (chiuj foriras, krom Hamleto kaj Horacio.) HAMLETO Sana saltas en la rondo Kaj vundita laute krias, Kaj nenio en la mondo Reciproke harmonias. Chu tiuj chi versoj kaj amaso da plumoj sur la chapelo ne povus akiri al mi lokon en anaro da aktoroj? HORACIO Ho jes, kun duona salajro. HAMLETO Ne, kun plena. Char vi scias, sur la trono Longe sidis la leono, La leono tamen mortis, Kaj nun regas... ghusta fauno. HORACIO La lasta rimo ne estas bona. HAMLETO Ho, kara Horacio, mi donus nun mian tutan havon por la vortoj de la spirito. Chu vi rimarkis? HORACIO Tre bone, mia princo. HAMLETO Che la parolo pri venenado? HORACIO Mi bone lin observis. HAMLETO Ha, ha, ha! Donu muzikon! Venu, flutistoj! La regho ne aprobis nian dramon,-- Nu, certe ghi ne indas lian amon. (Eniras Rosenkranz kaj Güldenstern.) HAMLETO He, muzikon! GÜLDENSTERN Kara, estimata princo, permesu diri al vi kelke da vortoj. HAMLETO Ech tutan historion, sinjoro! GÜLDENSTERN La regho... HAMLETO Nu, kio estas al li? GÜLDENSTERN Li foriris en sian chambron kaj sentas sin tre malbone. HAMLETO De drinkado, sinjoro? GÜLDENSTERN Ne, de kolero, mia princo. HAMLETO Vi devus ja esti pli prudenta kaj raporti tion chi al la kuracisto, char se mi donus al li kuracilon, tiam al li povus farighi ankorau pli malbone. GÜLDENSTERN Kara sinjoro, metu kelkan ordon en vian paroladon kaj ne forsaltu de mia komisio. HAMLETO Nu, mi estas kvieta, sinjoro. Parolu! GÜLDENSTERN La reghino, via patrino, en la plej profunda doloro de sia koro sendis min al vi. HAMLETO Estu bone veninta. GÜLDENSTERN Ne, kara sinjoro, tiu chi saluto ne estas la ghusta. Se plachos al vi doni al mi prudentan respondon, tiam mi plenumos la ordonon de via patrino; se ne--tiam pardonu, mi foriros, kaj mia afero estos finita. HAMLETO Sinjoro, mi ne povas. GÜLDENSTERN Kion vi ne povas, princo? HAMLETO Doni al vi prudentan respondon. Mia prudento estas malsana. Tamen, sinjoro, per tia respondo, kian mi povas doni, mi estas preta servi al vi, au, kiel vi diras, al mia patrino. Tial ni transiru al la afero. Mia patrino, vi diras... ROSENKRANZ Shi diras, ke via konduto shin forte mirigas. HAMLETO Ho, kia mirinda filo mi estas, se mi povas tiel mirigi mian patrinon! Sed chu ne venos ia aldono, kiu sekvas tiun chi patrinan miradon? Parolu! ROSENKRANZ Shi deziras paroli kun vi en sia chambro, antau ol shi iras dormi. HAMLETO Mi obeos, se shi ech dek fojojn estus mia patrino. Chu vi ankorau ion deziras de mi? ROSENKRANZ Princo, vi iam min amis... HAMLETO Kaj tion chi mi ankorau nun faras. ROSENKRANZ Kara sinjoro, kia do estas la kauzo de via malbona stato? Vi faras baron al via propra liberigho, se vi kashas vian doloron antau via amiko. HAMLETO Sinjoro, oni ne lasas min antauen. ROSENKRANZ Kiel tio chi povas esti? vi estas ja la heredonto de la krono en Danujo? HAMLETO Jes, sinjoro; sed «ghis la herbo elkreskos»......la proverbo estas iam shima... (Eniras muzikistoj kun flutoj) Ha, la flutoj! Donu al mi unu! (Al Güldenstern) Kial vi vin turnas chirkau mi, kvazau vi volus elesplori min kaj kapti min en reton? GÜLDENSTERN Ho, princo, kiam mia aldoniteco estas tro granda, tiam mia amo forgesas bonajn manierojn. HAMLETO Tion chi mi ne bone komprenas. Volu ludi ion sur tiu chi fluto! GÜLDENSTERN Princo, mi ne povas. HAMLETO Mi petas vin! GÜLDENSTERN Kredu al mi, mi ne povas! HAMLETO Mi kore vin petas, ludu! GÜLDENSTERN Mi ne komprenas preni ech unu tonon sur fluto. HAMLETO Tio chi estas tiel same facile, kiel mensogi. Manovru sur tiuj chi truoj per viaj fingroj, donu al la fluto spiron per via busho, kaj la fluto eldonos tre bonan muzikon. Jen estas la klapoj. GÜLDENSTERN Sed mi tute ne komprenas uzi la klapojn por elvoki ian harmonion; mi tute ne havas ideon pri tiu chi arto. HAMLETO Nun rigardu, por kia tute sensignifa objekto vi min prenas! Vi volas ludi sur mi; vi pensas, ke vi konas miajn klapojn; vi volas penetri en la koron de mia sekreto; vi volas min elprovi de mia plej profunda tono ghis mia plej alta sono: kaj en tiu chi malgranda instrumento estas multe da muziko kaj bonega vocho, kaj tamen vi ne povas devigi ghin paroli. Pro la diablo! chu vi pensas, ke sur mi estas pli facile ludi, ol sur fluto! Prenu min por kia instrumento vi volas,--vi povas min disagordi, sed ne ludi sur mi. (Eniras Polonio.) HAMLETO (al Polonio.) Mi salutas vin, sinjoro! POLONIO Princo, la reghino deziras paroli kun vi, kaj tuj. HAMLETO Chu vi vidas tie la nubon, kiu havas la formon de kamelo? POLONIO Efektive, ghi elrigardas kiel kamelo. HAMLETO Shajnas al mi, ke ghi elrigardas kiel mustelo. POLONIO Ha, jes, ghi havas dorson tute kiel mustelo. HAMLETO Au kiel baleno. POLONIO Efektive, efektive, tute kiel baleno. HAMLETO Nu, diru al mia patrino, ke mi tuj venos, momente. (Flanken) Kun tiuj chi malsaghuloj oni efektive povas perdi la paciencon. (Laute) Mi tuj venos. POLONIO Tion chi mi diros al shi. (Foriras.) HAMLETO Tuj! Tion chi estas facile diri.--Adiau, amikoj! (Rosenkranz, Güldenstern, Horacio kaj aliaj foriras.) Nun estas la mistera hor' de l' nokto, Nun malfermite staras chiuj tomboj, L' infero spiras peston en la mondon. Nun mi volonte trinkus varman sangon Kaj farus terurajhojn, kiujn tago Sen tremo ne rigardus. Tamen haltu! Mi iras al patrino! Mia koro! Naturon ne forgesu! Mia brusto Ne portu la animon de Nerono! Kruela mi nun estos, sed ne krima; Per vortoj, ne per glavo, mi shin tranchos. En tio, mia lango kaj humoro, Vi estu hipokritaj: kiel ajn Minacaj estos miaj vortoj, tamen De faroj vi min gardu, mia koro! (Foriras.) SCENO III Chambro en la palaco. La regho, Rosenkranz kaj Güldenstern. REGHO Mi lin ne amas. Ankau per danghero Frenezo lia jam al ni minacas. Kaj tial estu pretaj: mi rapide Por vi pretigi lasos la paperojn, Kaj vi lin al Anglujo forkondukos. Al mi la reghaj devoj ne permesas Toleri tro proksime la dangheron De alestado de la frenezulo. GÜLDENSTERN Ni estas pretaj. Ni komprenas plene La sanktan vian timon pro la bono De la grandega multo da animoj, Ligitaj kun la regha via moshto. ROSENKRANZ Jam simpla kaj aparta homo devas Per chiuj fortoj gardi sian vivon; Sed tiom pli sin gardi devas tiu, De kies sankta vivo ja dependas La vivo kaj bonfarto de tre multaj. Se regho mortas, li ne mortas sola: Simile al rivero fortoplena Kun si li tiras for la tutan sorton De chiuj, kiuj chirkau li trovighis. Li estas kiel granda vasta rado, Staranta sur plej alta monta pinto, Portanta sur radioj la potencaj Ligite milionojn da estajhoj. Kaj se la rado falas, tiam kune Pereas chiuj tiuj milionoj. Neniam regho ghemas tute sola: Dolor' al li--dolor' al multaj homoj. REGHO Mi petas vin, pretighu plej rapide Al forveturo! La dangheron, kiu Libere nun promenas, ni bezonas Kateni. ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN Ni rapidos, nia regho. (Ambau foriras.) (Venas Polonio.) POLONIO Nun, regho, li al la patrino iras. Mi kashos min post unu el tapishoj, Kaj mi auskultos la interparolon. Shi certe lin tre bone elinsultos, Sed, kiel vi jam diris--kaj vi diris Tre saghe--tie devas ankau stari Persono flanka, por auskulti chion. Patrino chia estas de naturo Ja tre partia kaj ne povas havi Sufichan severecon en la jugho. Adiau, regho! Antau ol vi iros Al nokta dormo, mi al vi raportos Pri chio, kion audis mi. REGHO