STORYDON
← 고전 원문 폴더

📄 고전 원문 · eo · 프로젝트 구텐베르크

『Hamleto, Reĝido de Danujo』

William Shakespeare · 번역 L. L. (Ludwik Lejzer) Zamenhof

194,844자 · 저작권 근거: 저작자 모두 1917년 이전 사망(한국 저작권 보호기간 끝) · 원문 출처

내 자료함의 ‘📚 고전’ 글 폴더에 앞부분 2만 자가 담겨요. 회차 편집기의 ‘✦ 안드로메다 AI 이용하기 → 🖼️ 내 글·사진 분위기로 쓰기’에서 골라 이 고전의 분위기·문체를 참고해 쓸 수 있어요.

Ha, chio plendas kontrau mi, riprochas Severe por prokrasto de la vengho! Por kio taugas homo, se la tempon Li uzas nur por manghi kaj por dormi? Nenio pli ol bruto! La Kreinto Al ni kapablon de pensado donis, Por povi vidi posten kaj antauen, Li donis al ni saghon ne por tio, Ke ghi en ni sen uzo pereadu. Chu mi ghin nomos bruta forgesado? Chu mi ghin nomos tima dubo, kiu Tro longe pensas pri la rezultato,-- Pripensemeco tia en si havas Kvaronon nur de la prudento vera Kaj tri kvaronojn de malnobla timo. Por kio mi nun vivas? Por eterne Nur ripetadi: «Tion chi vi faru»-- Kaj tamen resti sen farado, kiam Por ghi mi havas kauzon kaj la volon Kaj forton kaj rimedojn por plenumi! Kaj chio min instigas! Jen ekzemplo: Mi vidis nun potencan soldataron,-- Ghin juna princ' kondukas; en gloramo Li riskas por la duba rezultato Kuraghe sian vivon, li ne timas Klopodojn kaj dangherojn,--kaj pro kio? Pro nuksa shelo! Esti vere granda Signifas: sin ne movi sen bezono, Sed ech pro pajlo forte ekbatali, Se ghin postulas la honor'. Kaj mi? La morto de la patro, malhonoro De la patrino, sango kaj prudento Instigas min,--kaj mi nenion faras! Kun honto antauvidas mi la morton De dudek mil soldatoj, kiuj iras Pro bagatelo, pro fantom' de gloro Al tombo. Kaj la pec', pro kiu ili Batalas, ne sufichas ech por doni Al ili chiuj lokon por batalo Au por enpreni chiujn mortigotajn! De nun, ho mia kapo, vi laboru Nur por la vengho, au ekdormu tute! (Foriras.) SCENO V Elsinoro. Chambro en la palaco. La reghino kaj Horacio. REGHINO Ne, ne! Ne volas mi kun shi paroli. HORACIO Shi forte petas, shia stato estas Tre kompatinda. REGHINO Kion do shi volas? HORACIO Shi chiam pri la patro nur parolas; Shi diras, ke la mond' estas kruela; Shi ghemas kaj la bruston al si batas; Shin bagatel' chagrenas; shi parolas Delire kaj sen ia klara senco, Kaj tamen shiaj vortoj la audanton Kondukas al konkludoj. Kungluante La sencon de la vortoj, la mienojn, La signojn, la aludojn, oni povas Ne scii difinite, sed supozi Tre multe da malbono. Estus bone Kun shi paroli, char che la popolo Tumulton povus veki shiaj vortoj. REGHINO Enlasu shin! (Horacio foriras.) Al la anim' malsana Aperas chie signoj de danghero; La kulpo estas tiel timoplena, Ke per kashado ghi sin nur malkashas! (Venas Horacio kun Ofelio.) OFELIO Kie estas la bela reghino de Danujo? REGHINO Kiel vi fartas, Ofelio? OFELIO (kantas.) Mia kara, mia belo Estis brava juna dano; Portis plumojn sur chapelo Kaj bastonon en la mano. REGHINO Ha, mia kara fraulino, kion signifas tiu chi kanto? OFELIO Kion? Mi petas vin, audu: (Kantas.) Vane estas la espero: Li jam mortis, ne revenas! Lian kapon kovras tero, La piedojn shtono tenas. REGHINO Sed diru al mi, Ofelio... OFELIO Mi petas vin, auskultu. (Kantas.) Chemizeton oni metis... (Eniras la regho.) REGHINO Ha, mia edzo, rigardu! OFELIO (kantas.) Sur karulon inter ploroj; Sur la tombon oni jhetis Multon el la kampaj floroj. REGHO Kiel vi fartas, kara fraulino? OFELIO Mi dankas! Tre bone. Oni diras, ke la strigo estis filino de bakisto. Ha, sinjoro, ni scias, kio ni estas, sed ni ne scias, kio ni povas farighi. Bonan apetiton! REGHO Shi ne povas forgesi la patron. OFELIO He, ni ne parolu pri tio chi; sed se oni vin demandos, kion ghi signifas, tiam diru: (Kantas.) En la tag' de Valenteno Mi al mia la trezoro Venis frue en mateno, Por saluti vin el koro. Tuj li levis sin kaj diris: «Venu, venu, amikino!» Shi eniris, sed eliris Jam virino, ne knabino. REGHO Kara Ofelio! OFELIO Por kio la jhurado? Mi tuj finos. (Kantas.) Fi do, hontu! Tiel agi! Vi ja trompis min sen koro! Amon viroj povas pagi Per depreno de l' honoro! Vi edzighi min promesis, Kaj la vorton vi ne tenis. Kaj li respondas: He, mi shercis kaj mi chesis... Kial do vi al mi venis? REGHO Chu jam longe shi estas en tia stato? OFELIO Mi esperas, ke chio ankorau estos bona. Ni estu nur paciencaj. Kaj tamen mi ne povas deteni min de ploro, kiam mi pensas, ke ili metis lin en malvarman teron. Al mia frato mi devos chion raporti, kaj vin mi dankas por la bona konsilo. Donu mian kaleshon! Bonan nokton, sinjorinoj! Bonan nokton, charmaj sinjorinoj! Bonan nokton, bonan nokton! REGHO (al Horacio). Vi sekvu shin kaj gardu shin atente. (Horacio foriras.) Ghi estas la veneno de malghojo; La morto de la patro chion kauzis. Gertrudo, kiam venas la suferoj, Ho ve, ne izolitaj ili venas, Sed en amaso. Shia patro mortis, La filo via estas forsendita-- Li mem sovaghe kauzis la forsendon-- Kaj la popol' tumultas en supozoj Pri l' morto de l' honesta Polonio. Ni faris neprudente, ke ni kashis La veran kauzon de la morto lia: Jen Ofelio perdis la prudenton, Sen kiu ni ne estas pli ol bestoj, Kaj--la plej grava--shia frato venis Sekrete el Francujo, li miregas, Indignas, kaj nun en la urbo fluas Paroloj plej venenaj jam pri l' morto De Polonio. Manko de klarigo Jam faris, ke sur nin la tutan kulpon De la mistera morto oni jhetis. Gertrudo mia kara, kiel stari Trankvile kontrau tiom malfelichoj. (Post la sceno oni audas bruon.) REGHINO Ho, kia, bruo? Kia tumultego? (Nobelo eniras.) REGHO Rapide la gardistojn! Lasu gardi La pordon! Kio estas? NOBELO Mia regho, Rapide kuru! Savu vin, ho regho! La ocean', el bordo elirinte, Ne pli sovaghe glutas l' ebenajhon, Ol nun Laerto kun terura bando Atakas vian tutan servantaron. Lin la popolo nomas regho; kvazau La mondo nun denove komencighus Kaj kvazau malaperis nun subite La historio kaj la tradicioj, Kreintoj kaj subtenoj de la indo, Nun ili krias: Ni elektu reghon! Laerto estu regho! Kiel tondro Rebruas, chie flugas nun la krio: Laerto estu regho! REGHINO Ili vigle Atakas lau malvera postesigno. Sed vi eraras, hundoj de Danujo! (Bruo post la sceno.) REGHO La pordoj elbatitaj! (Venas Laerto armita kaj multaj Danoj.) LAERTO Kie estas Li, tiu regho?--Iru for, sinjoroj! DANOJ Ne, ni vin sekvos, ni vin ne forlasos! LAERTO Mi petas. DANOJ Bone, se vi tiel volas. (Ili eliras el la chambro.) LAERTO Mi dankas vin. Vi gardu post la pordo!-- Malnobla regho, vi al mi redonu La patron! REGHINO Ho, Laerto, trankvilighu! LAERTO Se unu gut' de l' sango mia restus Trankvila, tiam estus mi bastardo: Trompita edzo estus mia patro, Malchasta estus la patrino mia, Se nun mi povus resti pli trankvila. REGHO Laerto, kio kauzis tian grandan Ribelon nun de via flank'? Gertrudo, Vi trankvilighu, vi nenion timu Pro la persono mia. Dio gardas La reghojn: kiam la perfid' ekvidas Apenau tion, kion ghi intencis, L' intenco falas for.--Laerto, diru, Pro kio vi indignas?--Lasu lin, Gertrudo mia!--Diru, juna homo! LAERTO La patro mia kie estas? REGHO Mortis. REGHINO Sed ne de lia mano. REGHO Lasu lin Demandi tiom, kiom li deziras. LAERTO Sed kiel kaj en kia maniero? Per ruzaj vortoj vi min ne dolchigos! For fideleco! Jhuroj al l' infero! Pieco, konscienco,--iru chio Al la diabloj en la profundajhon! Kondamnon mi ne timas; mi renversos La tutan mondon,--venu, kio volas! Nur venghon mi avidas, plenan venghon Por mia patro! REGHO Kiu vin retenos? LAERTO Nur mia volo, sed ne la ordono Ech de la tuta mondo. La rimedojn Mi tiel uzos, ke nenio restos. REGHO Auskultu min, Laerto! Se vi volas La puran veron scii pri la morto De via patro, chu la vengho via Decidis, se vi venkos en la ludo, Egale la koleron vian vershi Sur malamikojn kaj sur la amikojn? LAERTO Nur sur la malamikojn. REGHO Chu vi volas Ekkoni ilin? LAERTO Kaj al la amikoj Mi vaste tuj malfermos miajn brakojn Kaj mi per mia sango ilin nutros. REGHO Tre bone! Nun denove vi parolas Kiel fidela filo kaj bonega Nobelo. Ke en mort' de via patro Mi estas plej senkulpa kaj per ghi Mi estas mem tushita tre dolore,-- Vi tion baldau jughos mem kaj vidos La veron tute klare. DANOJ (post la sceno). Lasu shin! LAERTO He, kio? Kia bruo? (Eniras Ofelio, fantazie ornamita per herboj kaj floroj.) LAERTO Elsekighu, Vi, mia cerbo! Larmoj la plej salaj, Bruligu al mi tute la okulojn!-- Je Dio! Frenezeco via estos Al ni pagita, ho, fratino mia, Pagita kare, ghis en la pesilo Fortege mallevighos la kaliko! Ho, Maja rozo, ho, infano charma, Ho, Ofelio, ho, fratino kara! Chielo! chu la sagho de knabino Formortas ankau tiel facilege, Kiel la vivo de maljuna homo? En am' naturo estas delikata: Shi sendas for post la amat' perdita Plej karan havon, kiun shi posedas. OFELIO (kantas plende). Oni lin portis al tombo senvorte, (Ridante) Ha, ha, ha, ha, ha, ha, ha! (Plende) Kaj oni ploris tre forte, tre forte... Adiau, mia kolombo! LAERTO Se en prudento plena vi instigus Al vengho min, ne tiel ghi efikus! OFELIO Vi devas kanti: «En la teron, en la teron!» Ho, kiel la rado al tio chi sonoras! Ghi estas la malfidela administratoro, kiu shtelis la filinon de sia sinjoro. LAERTO Sensenca io, tamen pli ol io. OFELIO (al Laerto). Jen estas rosmareno, ghi estas por memoro: mi petas vin, kara mia koro, memoru min! Kaj jen estas miozoto, pro la fideleco. LAERTO Sentenco en la frenezo: fideleco kaj memoro kunigitaj. OFELIO (al la regho). Jen estas fenkolo por vi kaj akvilegio. (Al la reghino). Jen estas ruto por vi kaj ankau iom por mi.--Vi povas porti vian ruton kun ia speciala signo. (Al Laerto.) Jen estas krizantemo,--mi volis doni al vi kelke da violoj, sed ili chiuj velkis de la tempo, kiam mia patro mortis.--Oni diras, ke li bone finis. (Kantas.) Char karulo mia estas Mia tuta ghojo. LAERTO Malghojo kaj suferoj, ech frenezo Al shi nur donas chiam novan charmon. OFELIO (kantas). Kaj li jam neniam revenos? Kaj li jam neniam revenos? Ho ve, li jam mortis, Lin oni forportis, Ni lin jam revidos neniam! La barbo la bela, Buklaro la hela... Li mortis, li mortis por chiam! Mi ploras sen celo... Ho, bona chielo, Pro lia animo mi petas. Kaj pro la animoj de chiuj homoj. Mi preghas. Dio vin savu! (Foriras.) LAERTO Vi vidas? Dio! REGHO Lasu min, Laerto, Paroli iom pri doloro via; Al mi la rajton mian ne rifuzu. Sed iru kaj inter amikoj viaj Elektu la plej saghajn,--ili jughu Nun inter vi kaj mi. Se ili trovos, Ke mi en la afero estas kulpa, Mi tiam estas preta al vi doni La regnon, kronon, mian propran vivon; Sed se ne tiel,--tiam vi konsentu Al ni oferi pli da pacienco, Ni tiam penos, kune laborante, Per vengho trankviligi vian koron. LAERTO Ghi estu tiel!--Ho, la maniero De lia mort', kashita enterigo,-- Sen glavo, sen insigno au ornamo Super la tombo, sen ceremonioj Kaj sen funebraj formoj kaj parado,-- De l' ter' al la chiel, ghi laute krias, Ke mi ne lasu chion sen kalkulo. REGHO Postulu la klarigon. Sur la kapon De la kulpul' la puna glavo falos. Mi petas, sekvu min. (Chiuj foriras.) SCENO VI Alia chambro en la palaco. Horacio kaj servanto. HORACIO Kun mi paroli iu volas? Kiu? SERVANTO Maristoj. Ili diras, ke por vi Leterojn ili havas. HORACIO Ili venu! (La servanto foriras.) Neniu en la tuta mondo, shajnas, Saluton ian povus al mi sendi, Se ne Hamleto. (Eniras du maristoj.) UNUA MARISTO Dio benu vin, sinjoro! HORACIO Kaj vin ankau! UNUA MARISTO