STORYDON
← 고전 원문 폴더

📄 고전 원문 · eo · 프로젝트 구텐베르크

『Hamleto, Reĝido de Danujo』

William Shakespeare · 번역 L. L. (Ludwik Lejzer) Zamenhof

194,844자 · 저작권 근거: 저작자 모두 1917년 이전 사망(한국 저작권 보호기간 끝) · 원문 출처

내 자료함의 ‘📚 고전’ 글 폴더에 앞부분 2만 자가 담겨요. 회차 편집기의 ‘✦ 안드로메다 AI 이용하기 → 🖼️ 내 글·사진 분위기로 쓰기’에서 골라 이 고전의 분위기·문체를 참고해 쓸 수 있어요.

Sed ili simple ne konas la leghon. Char konsideru: se mi konscie min dronigas, tio chi estas ago, kaj ago havas tri partojn: ghi konsistas el agado, farado kaj plenumado. Sekve shi intence sin dronigis. DUA TOMBISTO He, auskultu do, kolego-fosisto... UNUA TOMBISTO Sed permesu! Jen estas la akvo--bone; jen estas la homo--bone. Se la homo iras al tiu chi akvo kaj sin mem dronigas, tiam estas certa--chu li volas au ne--ke li iras. Rimarku bone! Sed se la akvo iras al li kaj dronigas lin, tiam li ne dronigas sin mem. Sekve kiu ne estas kulpa en sia propra morto, tiu ne chesigas sian propran vivon. DUA TOMBISTO Chu tiel diras la legho? UNUA TOMBISTO Kompreneble, ke tiel diras la legho pri la mortintoj. DUA TOMBISTO Chu vi volas scii la veron? Se shi ne estus nobelulino, oni shin ankau ne enterigus en orda maniero. UNUA TOMBISTO Chu vere? Estas ja granda maljustajho, ke la grandaj homoj en tiu chi mondo havas pli da rajto por sin dronigi kaj pendigi, ol la aliaj kristanoj. Venu, prenu la fosilon! Neniu en la mondo estas pli antikva nobelo, ol la ghardenistoj, fosistoj kaj tombistoj: ili daurigas la profesion de Adamo. DUA TOMBISTO Chu Adamo estis nobelo? UNUA TOMBISTO Kompreneble! Chu vi estas idolano? Chu vi havas nenian ideon pri la Biblio? En la Biblio estas ja dirite: chiuj nobeloj devenis de Adamo. Kiel do li povis esti ne nobelo? Mi faros al vi alian demandon: se vi ghin ne bone respondos al mi, tiam konfesu... DUA TOMBISTO Nu, demandu! UNUA TOMBISTO Kiu konstruas pli fortike, ol la masonisto, shipofaristo au charpentisto? DUA TOMBISTO La faristo de pendigiloj, char lia konstruajho supervivas milojn da ghiaj loghantoj. UNUA TOMBISTO Bona spritajho, je Dio, ghi plachas al mi. La pendigilo estas bona; sed kiel ghi estas bona? Ghi estas bona por tiuj, kiuj estas malbonaj. Sed nun vi estas malbona, se vi diras, ke la pendigilo estas pli fortika, ol la preghejo, sekve la pendigilo estus bona por vi. Ankorau unu fojon al la demando! Respondu! DUA TOMBISTO Kiu konstruas la plej fortike? UNUA TOMBISTO Jes, diru ghin al mi, kaj mi vin regalos. DUA TOMBISTO Ha, atendu, mi jam scias! UNUA TOMBISTO Nu, diru! DUA TOMBISTO Al la diablo! Mi efektive ne scias. (Eniras Hamleto kaj Horacio.) UNUA TOMBISTO Ne rompu al vi vane la kapon, la azeno ja ne iros pli rapide, kiom ajn vi lin batos; kaj se iu vin poste demandos, kiu konstruas la plej fortike, tiam respondu: la tombisto. La domoj, kiujn li konstruas, restas al la posedantoj por eterne. Iru nun en la drinkejon kaj alportu al mi mezureton da brando. (Dua tombisto foriras.) UNUA TOMBISTO (fosas kaj kantas.) En la junaj miaj tagoj Mi amadis kaj kantadis Kaj en chiuj miaj agoj Mi mezuron ne sciadis. HAMLETO Chu tiu chi sentaugulo ne konscias, per kio li sin okupas! Li fosas tombon kaj kantas! HORACIO La kutimo faris lin indiferenta por tio chi. HAMLETO Tiel chiam estas: ju malpli ia mano laboras, des pli delikata estas ghia sento. UNUA TOMBISTO (kantas). Maljuneco-lamulino Kaptis min per osta mano, Kaj al chio venis fino,-- Restis ghemoj kaj malsano. (Li eljhetas kranion.) HAMLETO Tiu chi kranio havis iam langon kaj ankau povis kanti! Kiel la malnoblulo jhetas ghin sur la teron, kvazau ghi estus kranio de Kajeno, la unua mortiginto! Tio chi eble estis la kapo de ia politikulo, kaj nun tiu chi azeno lin superruzas; ghi eble estis la kapo de tia homo, kiu volis esti pli granda ol Dio mem,--ne vere? HORACIO Povas esti. HAMLETO Au de ia kortegano, kiu sciis diradi: «Bonan matenon, via princa moshto! Kiel vi fartas, plej estiminda princo?» Au eble ghi estis eminenta sinjoro, kiu forte laudadis la chevalon de alia eminenta sinjoro, dezirante ricevi ghin donace? Ne vere? HORACIO Jes, princo. HAMLETO Jes, jes, kaj nun li estas apartenajho de sinjoro vermo; sendenta kaj batata sur la vangojn per la fosilo de tombisto. Efektive glora shanghigho; se ni nur povus ghin vidi en plena tuteco. Chu tiuj chi ostoj meritis nenion alian, ol ke oni ludu per ili keglojn? Mia propra kranio min doloras, kiam mi pri tio chi pensas. UNUA TOMBISTO (kantas). Pala korpo senkolora Kaj chemizo sen ornamoj Kaj foset' malbonodora Estas fin' de chiuj amoj. (Eljhetas ankorau unu kranion.) HAMLETO Jen denove unu kranio! Kial ghi ne povus esti kranio de leghoscienculo? Kie nun estas liaj leghoj, liaj rimedoj, liaj artifikoj, liaj okazoj? Kial li nun permesas al tiu chi maldelikata sentaugulo bati lin per malpura fosilo sur la cerbujon kaj ne minacas meti plendon kontrau li pro ofendo per faroj? Hm! Tiu chi sinjoro eble estis siatempe granda achetisto de bienoj, kun chiaj hipotekoj, depagoj, achetaj dokumentoj kaj jughaj posedigoj. Chu tio chi nun estas lia lasta acheto kaj la akira rezultato de chiuj liaj dokumentoj, ke oni nun lian richan kranion plenigas per bonspeca koto? Chu chiuj liaj administratoroj kaj farmantoj ne donas al li el chiuj liaj bienoj pli ol pecon da tero, havantan la longon kaj larghon de paro da kontraktaj paperoj? Ech la dokumentoj de transdono de chiuj liaj bienoj apenau povus chiuj trovi sufiche da loko en tiu chi kesto; kaj la posedanto mem ne ricevas por si pli da loko? Bele! HORACIO Ech ne peceton pli, mia princo. HAMLETO Chu pergameno ne estas farata el shafa felo? HORACIO Jes, princo, kaj ankau el felo de bovidoj. HAMLETO Shafoj kaj bovidoj estas tiuj, kiuj en ghi serchas certecon. Mi iom parolos kun tiu chi tombisto.--He, homo! kies tombo tio chi estas? UNUA TOMBISTO Mia, sinjoro, (Kantas.) Kaj foset' malbonodora Estas fin' de chiuj amoj. HAMLETO Certe ghi estas via, char vi trovighas en ghi. Sed kiu en ghi kushos? UNUA TOMBISTO Espereble ne vi kaj ankau ne mi, kvankam mi trovighas en ghi. Kaj tamen ghi estas mia. HAMLETO Ne jhetu tro da malsaghajhoj el via tombo. UNUA TOMBISTO Mi devas ja purigi la tombon de chio, kio enfalas en ghin. HAMLETO Por kia homo vi fosas la tombon? UNUA TOMBISTO Ne por homo. HAMLETO Nu, do, por kia homino? UNUA TOMBISTO Ankau ne por homino. HAMLETO Kiun do oni tie chi enterigos? UNUA TOMBISTO Iun, kiu estis virino, sed nun jam estas malviva viando. HAMLETO Kiel plachas al vi la bravulo? Ni devas kontroli chiun vorton, char alie li nin batos per silaboj. Efektive, Horacio, mi en la lastaj jaroj rimarkis, la mondo farighis tiel sprita, ke la piedo de vilaghano sentime premas la kalojn de kortegano.--Kiel longe vi estas jam tombisto? UNUA TOMBISTO Ghuste de tiu tago, en kiu nia estinta regho venkis Fortinbrason. HAMLETO Kiel longe estas jam de tio chi? UNUA TOMBISTO Chu vi tion chi ne scias? Chiu malsaghulo ja tion chi scias. Tio chi estis en tiu sama tago, en kiu naskighis la princo Hamleto, tiu sama, kiu nun frenezighis kaj estas sendita Anglujon. HAMLETO Ha, tiel! Kial do oni sendis lin Anglujon? UNUA TOMBISTO Nu, tial, char li estas freneza. Oni volas, ke li tie denove saghighu; kaj se li ne resaghighos, tiam ankau ne estos granda malfelicho. HAMLETO Kial? UNUA TOMBISTO Tie tio chi estos ne rimarkebla, char tie chiuj estas frenezaj. HAMLETO Kiel li frenezighis? UNUA TOMBISTO Tre strange, oni diras. HAMLETO En kio do konsistis la strangeco? UNUA TOMBISTO En tio, ke li perdis la saghon. HAMLETO Sur kia punkto li frenezighis? UNUA TOMBISTO Certe sur ia punkto de la tero de Danujo, en kiu mi jam tridek jarojn estas tombisto. HAMLETO Kiel longe homo kushas en la tero, antau ol li tute forputrighas? UNUA TOMBISTO Se li ne forputrighis antau la morto--ni ja en la nuna tempo ofte vidas tiajn korpojn, kiuj apenau eltenas ghis la enmeto--li povas kushi ok ghis nau jarojn; ledisto certe kushos nau jarojn. HAMLETO Kial li pli longe, ol aliaj? UNUA TOMBISTO He, sinjoro, lia profesio tiel tanas al li la felon, ke ghi longan tempon kontraustaras al akvo, kaj la akvo la plej rapide detruas la korpojn de sinjoroj la mortintoj. Jen estas kranio, kiu kushis en la tero dudek tri jarojn. HAMLETO Al kiu ghi apartenis? UNUA TOMBISTO Al unu malsagha spritulo. Kiel vi pensas, al kiu ghi apartenis? HAMLETO Nu, mi ne scias. UNUA TOMBISTO La diablo lin prenu, la sentaugulon! Li unu fojon vershis al mi botelon da vino sur la kapon. Tio chi estis la kranio de Jorik, la amuzisto de la regho. HAMLETO Tiu chi kranio? UNUA TOMBISTO Jes, ghuste tiu chi. HAMLETO (prenas la kranion). Lasu nin vidi ghin! Ha, malfelicha Jorik! Mi konis lin, Horacio: persono de senfine gaja humoro, plena de plej belaj spritajhoj. Mil fojojn li portadis min sur la dorso, kaj nun kia terura vido! La koro al mi premighas. Tie chi pendis la lipoj, kiujn mi kisadis tiom ofte. Kie nun estas viaj spritajhoj, viaj artifikoj, viaj kantoj, viaj fulmoj de gajeco, che kiuj la tuta tablo eksplodadis per rido? Chu restis neniu el ili, por nun sherci pri via propra malsagha vido? Chio forputris? Nun iru en la chambron de eminenta sinjorino kaj diru al shi, ke kiom ajn shi sin shmiros, shi tamen en la fino ricevos tian vizaghon; ridigu shin per tio chi!--Estu tiel bona, Horacio, diru al mi jenon... HORACIO Kion, mia princo? HAMLETO Chu vi pensas, ke ankau Aleksandro la Macedona havis tian elrigardon en la tero? HORACIO Ghuste tian saman. HAMLETO Kaj tian odoron? Fi! (Forjhetas la kranion.) HORACIO Ghuste tian, mia princo. HAMLETO Al kia abomeninda difino ni venas, Horacio! Kial la imago ne povas sekvi la noblan polvon de Aleksandro ghis la momento, kiam ghi shtopas truon en ia mizera dometo? HORACIO Tio chi estus tro fantazia. HAMLETO Ne, certe, tute ne. Oni povus modeste sekvi lin ghis tiu loko kaj chiam gvidi sin per la estebleco. Ekzemple tiel: Aleksandro mortis, Aleksandro estis enterigita, Aleksandro turnighis en polvon; la polvo estas tero; el tero ni faras argilon: kial do per la argilo, en kiun li turnighis, oni ne povus shtopi barelon? La granda Cezaro, mortinte, nun estas argilo, Por truo de muro li servas nun kiel shtopilo. La peco da shtof', antau kiu tremadis la tero, Mizeran dometon nun gardas de pluva aero. Tamen silentu! silentu! Flanken! Jen venas la regho! (Venas en procesio pastroj k. t. p. Oni portas la korpon de Ofelio.) (Laerto, la regho, la reghino, korteganoj.) HAMLETO Jen la reghino, la kortego! Kiun Funebre ili akompanas? Tamen Sen ordinaraj la funebraj moroj? Ghi montras, ke mortinto la portata Per propra mano sian vivon finis. De alta tamen rango! Ni atendu Kaj ni rigardu! (Iras kun Horacio flanken). LAERTO Kiaj nun ankorau Ceremonioj? HAMLETO Jen estas Laerto, Tre nobla juna homo. Vidu! LAERTO Kiaj Ceremonioj decas nun ankorau? UNUA PASTRO Ni el funebraj la ceremonioj Plenumis chion, kio al ni estas Nur permesita: shia morto estis De karaktero duba; se ne shanghus Ordono alta la kutiman ordon, Shi devus kushi ghis la lasta jugho En ter' ne sanktigita, kaj nur shtonojn Sur shian tombon oni devus jheti Anstatau sanktaj preghoj de kristanoj; Al shi do oni donis pli, ol dece; Knabinan shian kronon, kaj la tombon Per chastaj floroj oni nun ornamis, En sanktan teron oni shin enmetis Che sonorado religia. LAERTO Sekve Nenio pli jam estas permesita? PASTRO Nenio pli. Char ni ja malsanktigus Per tio la servadon de mortintoj, Se ni al shi ekkantus rekviemon Simile al mortintaj en pieco. LAERTO Vi metu shin en teron, kaj violoj Elkreskos el plej chasta shia cindro! Mi al vi diras, ho, senkora pastro, Anghelo shi, fratino mia, estos, Dum vi en la infero brulos. HAMLETO. Kio? La bela Ofelio? REGHINO (jhetante florojn). Ho, plej dolcha, Adiau! Mi esperis, ke vi estos Edzino kara de Hamleto mia; Esperis mi ornami vian kronon De fianchino, dum, ho ve, mi nun Ornamas vian tombon! LAERTO