STORYDON
← 고전 원문 폴더

📄 고전 원문 · eo · 프로젝트 구텐베르크

『Hamleto, Reĝido de Danujo』

William Shakespeare · 번역 L. L. (Ludwik Lejzer) Zamenhof

194,844자 · 저작권 근거: 저작자 모두 1917년 이전 사망(한국 저작권 보호기간 끝) · 원문 출처

내 자료함의 ‘📚 고전’ 글 폴더에 앞부분 2만 자가 담겨요. 회차 편집기의 ‘✦ 안드로메다 AI 이용하기 → 🖼️ 내 글·사진 분위기로 쓰기’에서 골라 이 고전의 분위기·문체를 참고해 쓸 수 있어요.

La sencon de l' instruo via bona Konservos mi, por gardi mian bruston; Sed, bona mia frato, vi ne agu Simile al la predikistoj, kiuj Predikas krutan vojon al chielo, Dum ili mem senzorge kaj volupte Sur flora vojo de gajeco pashas, Mokante pri prediko sia propra. LAERTO Ne timu! Tamen mi tro longe restis.-- La patro venas jen! (Polonio eniras.) (Al Polonio) Duobla beno Sendube duobligas la felichon: Dank' al okazo mi denove povas Adiau al vi diri. POLONIO Vi ankorau La domon ne forlasis? Al la shipo! La vento blovas helpe al la vojo, Kaj oni vin atendas. Nu, akceptu Denove mian benon. (Li metas la manon sur la kapon de Laerto.) Kaj memoru Regulojn, kiujn mi al vi instruis: Ne chian penson metu sur la langon, Ne donu tuj al chia penso faron. Afabla estu, sed ne tro kredema. Al la amiko saghe elektita Kunforghu vin en fera fideleco, Sed gardu vian manon de la premo De chiu renkontota bona frato. Vi gardu vin de chia malpacigho; Se vi ghin ne evitos,--tiam agu Fortike, ke la malamik' vin timu. Al chiu servu per orelo via, Sed ne al chiu servu per la busho. Konsilojn chiam prenu vi de chiu, Sed propran jughon en la kapo tenu Lau via mon' mezuru vian veston, Sed chio estu takta kaj konvena; Vin vestu bone, sed ne kiel dando: Lau vest' ekkonas oni ofte viron, La homoj altastataj en Francujo En tiu punkto estas tre zorgemaj. Ne prenu prunte kaj ne prunte donu: Per pruntedono ofte oni perdas Krom sia havo ankau la amikon, Kaj pruntepren' kondukas al ruino De la mastrajho. Antau chio estu Fidela al vi mem,--de tio sekvos, Ke vi ne estos ankau malfidela Al la aliaj homoj. Nun adiau, Kaj mia beno vin akompanadu! LAERTO Adiau, mia patro kaj sinjoro! POLONIO Jam tempo. Iru, oni vin atendas. LAERTO Adiau, Ofelio, kaj memoru Pri tio, kion diris mi al vi! OFELIO Mi bone shlosis ghin en mia kapo, Kaj la shlosilon mi al vi fordonas. LAERTO (al Polonio kaj Ofelio) Adiau! (Foriras.) POLONIO Kia estas la konsilo, Pri kiu li parolis? OFELIO Pri Hamleto, Pri la reghido. POLONIO Ha, jes, ghustatempe! Mi audis, ke en lasta temp' Hamleto Al vi komencis montri amikecon Kaj ke vi mem apartan afablecon Al li montradis. Se ghi estas vero-- Mi audis ghin en formo de averto-- Mi devas al vi diri, ke vi mem Kredeble ne komprenas tute klare Dangheron, kiu al filino mia Kaj al honoro via nun minacas. Kiel vi estas unu kun la dua? La veron al mi diru! OFELIO De mallonge Al mi li ripetadis kelkajn fojojn, Ke li estimas min. POLONIO Ha, ha! Estimo! Parolo de nesperta knabineto! Kaj kredas vi al la «estimo» lia? OFELIO Mi mem ne scias, kiel pri ghi pensi. POLONIO Nu, audu do! Vi estas tre malsagha, Ke vi akceptas por kontanta mono La vortojn, kiuj vere ne enhavas Ech plej malgrandan indon. Vi vin tenu Prudente kaj singarde, char alie La malsagheco via la grandega Vin pereigos! OFELIO Li al mi proponis La amon sian pure kaj honeste. POLONIO Jes, pure kaj honeste! Vi, senkapa! OFELIO Li jhuris al mi, patro mia kara, Per chiuj sanktaj jhuroj de chielo. POLONIO Kaptiloj por la birdoj! Mi ja scias, Ke se la sango bolas, tiam lango La jhurojn ne avaras. Ho, filino, Ne prenu vi por fajro tiun flamon,-- Ghi lumas, sed ghi tute ne varmigas, Ghi estingighas tuj, ne supervivas Ech la minuton de la promesado. De nun kun via virga afableco Avaru pli; la paroladon vian Vi shatu pli, ne estu tute preta Tuj lau ordono! La reghid' Hamleto Ankorau estas juna, kaj li havas Pli grandan liberecon, ol al vi Donata povas esti. Ofelio, Mallonge mi sed klare al vi diras: Ne kredu al jhurado lia; jhuroj Similaj estas trompaj delogantoj, Antauparoloj de tre pekaj petoj; Promesojn piajn ili hipokritas, Por pli sukcese veni al la celo. Per unu vorto: nun vi ech minuton Ne restu en intima parolado Kun la reghid' Hamleto! Ne kuraghu Forgesi mian tiun chi ordonon! Nun iru! OFELIO Mi obeos, mia patro. (Ambau foriras.) SCENO IV La teraso antau la palaco. Hamleto, Horacio kaj Marcello venas. HAMLETO Ho, kiel akra estas la aero! HORACIO Jes, princo, blovas vento malvarmega. HAMLETO Kioma horo? HORACIO Baldau la dekdua. MARCELLO Ne, ne, jam la dekdua horo batis. HORACIO Chu efektive? Mi ne audis. Sekve Alproksimighas jam la temp', en kiu Aperas ordinare la spirito. (Post la sceno estas audataj tamburado kaj ektondro de pafilego.) Ha, kion tio chi signifas, princo? HAMLETO La regho diligente nun pasigas La nokton en gajega festenado; Kaj chiun fojon, kiam li eltrinkas Pokalon, pafilegoj al la mondo Anoncas la grandfaron de la regho. HORACIO Ekzistas tia moro? HAMLETO Jes, sendube. Sed pensas mi, ke estas pli honore Forgesi tian moron, ol ghin sekvi. La brua kaj dibocha festenado Alportis al ni tre malbonan gloron Che la popoloj de la tuta mondo. Drinkistoj oni nomas nin insulte; Kaj tiu chi makulo malpurigas La gloron de plej grandaj niaj faroj. Similan sorton ofte ankau havas Privataj homoj, se sen propra kulpo Makulon ian ili de naturo Ricevis; se ekzemple de naskigho-- En kio ne ilia vol' ja estis-- Ilia sango estas tro bolanta, Rompanta ofte digon de prudento; Au se kutimo ilin malbonigis,-- La mond' ilin atakas sen kritiko, Se ech iliaj virtoj estas puraj Kaj multenombraj. Grajno da malbono Por la okul' de l' mondo ofte kovras La tutan indon de plej bona homo. (Aperas la spirito en armajho.) HORACIO Ho, vidu, princo, ghi aperas! HAMLETO Dio! Defendu nin, angheloj de chielo! (Li staras kelkajn minutojn senmove.) Spirito sankta, au demon' terura, Chu el chielo au el la infero, Chu vi intencas bonon au malbonon,-- Aperis vi en tia nobla formo, Ke mi paroli devas. Ho, Hamleto, Ho, patro, ho vi, regho de Danujo, Respondu! Ho, ne lasu min perei En nesciado! Diru al mi, kial Sin levis el la tombo viaj ostoj? Kaj la cherkujo, kien ni trankvile Vin metis, kial ghi malfermis nun La pezan sian bushon de marmoro, Por vin eljheti? Kion ghi signifas, Ke vi, senviva korpo, en armajho Denove venis en la lunan lumon, Por ektimigi nin, malsaghajn homojn, Kaj nin ataki per teruraj pensoj Ne klarigeblaj por l' animo nia? Por kio! Diru! Kial? Kion fari? (La spirito faras signojn al Hamleto.) HORACIO Li vokas vin, ke iru vi kun li, Li kvazau volas ion komuniki Nur al vi sola. MARCELLO Kun afablaj gestoj Li vokas vin pli malproksimen, princo; Sed ho, pro Di', ne iru! HORACIO Ne, ne iru! HAMLETO Sed tie chi ne volas li paroli, Kaj mi lin sekvos. HORACIO Ho, ne, ne, reghido! HAMLETO Nu, kion do mi timos? Mia vivo Ne havas por mi indon, kaj l' animo, Senmorta, kiel la spirito mem, Ja ne bezonas timi la spiriton. Li vokas min denove; mi lin sekvos. HORACIO Sed se li vin allogos al la maro, Au eble al la supro de l' shtonego, Staranta super la senfunda akvo, Kaj tie per terura nova vido Subite nebuligos vian saghon Kaj pereigos vin? Memoru, princo! Jam per si mem al chiu viva homo Terura estas tiu alta pinto, Pendanta super la bruantaj ondoj De plej profunda loko de la maro. HAMLETO Li chiam vokas. (Al la spirito) Iru, mi vin sekvas! MARCELLO (retenante Hamleton). Ho, princo, vi ne iros! HAMLETO For la manojn! HORACIO Auskultu nin, ne iru! HAMLETO Mia sorto Min vokas, kaj per ghi mi sentas nun En chiu vejno de la korpo mia Potencan feran forton de leono. (La spirito faras signojn) Li chiam vokas! Lasu! Pro chielo! (Li sin elshiras.) Fantomon faros mi el chiu, kiu Kuraghos min reteni! For! (Al la spirito) Ho, iru! Mi post vi iras. (La spirito kaj Hamleto foriras.) HORACIO Ha, li frenezighis! MARCELLO Ni sekvu lin! La dev' al ni ordonas! HORACIO Ni iru! Kiel tio chi finighos?! MARCELLO Malbona io estas en Danujo. HORACIO Nin gardos la chielo. MARCELLO Ni rapidu! SCENO V Izolita loko de la teraso. La spirito kaj Hamleto venas. HAMLETO Ho, kien vi kondukas min? Parolu! Mi plu ne iros jam! SPIRITO Auskultu! HAMLETO Diru! SPIRITO Jam proksimighas mia horo. Baldau Reiri devos mi al la sulfuraj Turmentaj flamoj. HAMLETO Malfelicha patro! SPIRITO Min ne bedauru, sed atentu bone, Al tio, kion diros mi. HAMLETO Parolu! Atenti estas mia sankta shuldo. SPIRITO Kaj venghi ankau, kiam vi ekscios. HAMLETO Ho, Dio! Venghi? Kion? SPIRITO Audu bone. Mi estas la spirit' de via patro, Mi estas kondamnita longan tempon Vagadi en la nokto kaj bruladi La tutan tagon en eternaj flamoj, Ghis mi purighos de la chiuj pekoj De mia tera vivo. Se ne estus Al mi malpermesite paroladi, Rakonton tiam povus mi komenci, De kiu chiu vort' al vi dispremus La koron, rigidigus vian sangon, El kapo elsaltigus la okulojn, Kaj chiun vian haron disstarigus Simile al haregoj de histriko. Sed la misteroj de posttomba vivo Ne devas soni al orelo tera. Auskultu! Se vi amis vian patron... HAMLETO Ho, Dio! SPIRITO Venghu por mortigo lia! HAMLETO Mortigo? SPIRITO Jes, mortigo plej malnobla, Terura, nenatura, neaudita. HAMLETO Ho, nomu lin! Ke povu mi tuj flugi, Simile al la penso de amanto Mi flugu venghi tuj. SPIRITO Vi shajnas preta Vi estus dorma, kiel pala herbo, Kreskanta sur la bordo de la Leto, Se restus vi trankvila. Audu, filo: La famon oni faris, ke en tempo De mia dormo en ghardeno mia Serpento mordis min; kaj oni trompas Per la mensoga fam' pri mia morto L' orelon de la regno; tamen sciu, Ho, nobla mia filo: la serpento, De kies mordo mortis via patro, Nun portas lian kronon. HAMLETO Mia onklo! Ho, la profeta mia antausento! SPIRITO Jes, tiu plej malnobla adultulo Per sorcho de la sprito, per perfido (Ho, malbenita sprito kaj donacoj!) Delogis la reghinon shajne virtan Al la plezuroj de malnobla amo. Hamleto mia! Ho, kia defalo! De mi, kies la amo estis sankta, Sendeklinigha chiam de la jhuro, Farita en la tago de l' edzigho,-- Shi malaltighis al pekulo, kiun Per chio la naturo ja malbenis! Sed kiel virton peko ne delogas, Se ghi ech en chiela vest' aperas, Tiel volupto, se ech kun anghelo Vi ligos ghin, enuas tamen baldau Kaj serchas ion novan... Sed silentu! Mi sentas jam aeron de mateno,-- Mi mallongigos la rakonton. Kiam En la ghardeno lau kutimo mia Mi dormis post tagmezo, via onklo Mallaute alshtelighis kaj envershis Al mi en la orelon plej teruran Venenon el malgranda boteleto, Venenon tian, kiu tre rapide Trakuras tuj la tutan homan korpon Kaj, kvazau acidajho en la lakto, Momente malbonigas en la korpo La tutan puran sangon. Mi pereis, Kaj lepro mian tutan glatan korpon Tuj kovris per abomeninda shelo. Kaj tiel mi perfide en la dormo Per frata mano estis senigita De l' vivo, krono kaj edzino kune, Mi estis mortigita en florado De miaj pekoj, sen konfesodono, Sen komunio sankta; la kalkulon Ne resuminte, estis mi sendita Kun chiuj kulpoj sur la kapo Al granda, fina jugho. HAMLETO Ho, terure! SPIRITO