STORYDON
← 고전 원문 폴더

📄 고전 원문 · eo · 프로젝트 구텐베르크

『Hamleto, Reĝido de Danujo』

William Shakespeare · 번역 L. L. (Ludwik Lejzer) Zamenhof

194,844자 · 저작권 근거: 저작자 모두 1917년 이전 사망(한국 저작권 보호기간 끝) · 원문 출처

내 자료함의 ‘📚 고전’ 글 폴더에 앞부분 2만 자가 담겨요. 회차 편집기의 ‘✦ 안드로메다 AI 이용하기 → 🖼️ 내 글·사진 분위기로 쓰기’에서 골라 이 고전의 분위기·문체를 참고해 쓸 수 있어요.

Sendube via gloramo faras por vi el Danujo malliberejon; ghi estas tro malvasta por via spirito. HAMLETO Ho, mia Dio! oni povus enfermi min en shelon de nukso kaj mi rigardus min kiel reghon de vastegaj spacoj, se nur miaj malbonaj songhoj min ne turmentus. GÜLDENSTERN Tiuj chi songhoj en efektivo estas gloramo; char la efektiva esenco de la gloramo estas nur la ombro de songho. HAMLETO Songho per si mem estas ombro. ROSENKRANZ Certe, kaj shajnas al mi, ke la gloramo havas esencon tiel aeran kaj senfundamentan, ke ghi estas nur ombro de ombro. HAMLETO Sekve niaj almozuloj estas korpoj kaj niaj monarhhoj kaj fieraj herooj estas la ombroj de la almozuloj. Chu ni ne iru al la regho? Char pro honoro, mi ne scias argumentadi. ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN Ni volonte servos al vi. HAMLETO Ne, tute ne, mi ne volas alkalkuli vin al miaj ceteraj servantoj; char--por paroli kun vi kiel honesta homo--mia servantaro estas abomeninda. Tamen por resti sur la ebena vojo de la amikeco, kion vi faras en Elsinoro? ROSENKRANZ Ni volis vin viziti, nenio plu. HAMLETO Mi, almozulo, estas ech por danko tro malricha. Sed mi dankas vin, kaj certe, miaj amikoj, mia danko havas la indon almenau de unu grosho. Chu oni ne sendis voki vin? Chu tio chi estis via propra deziro? propravola vizito? Kuraghe, kuraghe, estu honestaj kun mi! Nu, diru do! GÜLDENSTERN Kion ni devas diri, princo? HAMLETO Chion, kion vi volas,--nur ne la veron. Oni sendis vin inviti, kaj en viaj rigardoj kushas konfeso, por kies kashado via modesteco ne estas sufiche ruza. Mi scias, la bonaj regho kaj reghino sendis peti vin. ROSENKRANZ Por kia celo, mia princo? HAMLETO Tion chi mi devus sciighi de vi. Sed mi petegas vin per la rajtoj de nia amikeco de lernejo, per la kuneco de nia juneco, per nia chiama reciproka amo, per chio pli kara ankorau, kion pli bona parolisto povus meti al via koro: estu sinceraj kontrau mi, chu oni invitis vin au ne? ROSENKRANZ (al Güldenstern). Kion vi diros? HAMLETO (flanken). Ha, nun mi jam finis kun vi! (Laute) Se vi min amas, ne mensogu. GÜLDENSTERN Kara princo, oni invitis nin. HAMLETO Kaj mi diros al vi, por kia celo; en tia maniero mia klarigo liberigos vin de perfido, kaj via tenado de sekreto rilate la reghon kaj reghinon ne suferos ech per unu haro. De mallonga tempo mi perdis--mi ne scias el kia kauzo--mian tutan gajecon, mi forjhetis chiujn miajn ordinarajn okupojn, kaj mia humoro estas efektive tiel nigra, ke la tero, tiu chi bonega konstruo, shajnas al mi nur nuda pinto; vidu, tiu chi belega baldakeno, la aero, tiu chi brava arkajho chiela, tiu chi majesta tegmento kun sia ora fajro: shajnas al mi kiel nenio alia, ol putra, pesta amaso da miasmoj. Kia majstra kreitajho estas la homo! kiel nobla per sia prudento! kiel senlima per siaj kapabloj! kiel granda kaj mirinda per sia formo kaj movoj! kiel simila al anghelo per siaj agoj! kiel simila al Dio per sia komprenado! la ornamo de la mondo! la modelo por la vivantaj ekzistajhoj! Kaj tamen kio estas por mi tiu chi kvintesenco de la polvo? Mi ne amas la viron (Rosenkranz kaj Güldenstern ridetas), kaj la virinon ankau ne, kvankam per via rideto vi tion chi videble dubas. ROSENKRANZ Mia princo, mi ne havis tian intencon. HAMLETO Kial do vi ridis, kiam mi diris, ke mi ne amas la homon? ROSENKRANZ Mi pensis: se tiel estas, kian do regalon ricevos de vi la aktoroj, kiujn ni renkontis en la vojo kaj alkondukis tien chi; ili venis, por proponi al vi siajn servojn. HAMLETO Tiu, kiu ludas la rolon de reghoj, estos al mi boneveninta; lia regha moshto akceptos de mi humilan saluton. La vaganta kavaliro povos uzi sian glavon kaj sian shildon; la amanto ne ghemos sen rekompenco; la gajulo pace ludos sian rolon; la ridindulo elvokos ridon che tiuj, kiuj havas tikleblan diafragmon; kaj la fraulino malkashe esprimos sian amon per lamaj versoj. Kia anaro tio chi estas? ROSENKRANZ Tiu sama, kiu ordinare tiel plachadis al vi: la aktoroj el la urbo. HAMLETO Kio do igis ilin vagadi? Restado en konstanta loko estas ja pli profita tiel por ilia gloro, kiel por ilia posho. ROSENKRANZ Mi pensas, ke tio chi estas antau nelonge enkondukita novajho. HAMLETO Chu ili estas ankorau tiel same amataj kiel tiam, kiam mi estis en la urbo? Chu oni ilin vizitas ankorau tiel same? ROSENKRANZ Ne, multe pli malmulte. HAMLETO Kia estas la kauzo? Chu ili farighis netaugaj? ROSENKRANZ Ne, iliaj penadoj estas tiaj samaj, kiel antaue; sed aperis generacio da infanoj, senplumaj birdetoj, kiuj chiam forte krias kaj por tio estas tondre aplaudataj. Tiuj chi nun estas en modo, kaj ili tiel krias kontrau la teatroj de la popolamaso--tiel ili nomas chiujn aliajn,--ke multaj el la glavoportantoj ektimis la anserajn plumojn kaj ne kuraghas iri. HAMLETO Kiel? Infanoj? Kiu ilin subtenas? Kie ili prenas salajron? Chu ili forjhetos la arton, kiam ili ne povos pli kanti per soprano? Chu ili ne diros poste, kiam ili elkreskos ghis la grado de ordinaraj aktoroj--kio estas tre atendebla, se ili ne trovos pli bonajn rimedojn por ekzistado,--ke iliaj verkistoj de dramoj alportis al ili malutilon, devigante ilin deklamadi kontrau ilia propra estonteco? ROSENKRANZ Estis granda batalado inter la ambau flankoj, kaj la popolo mem sen ia riprocho de konscienco instigas ilin reciproke... Longan tempon nenia dramo donis ech iajn enspezojn, se la autoro kaj aktoroj ne atakadis en ghi siajn kontrauulojn. HAMLETO Chu povas esti? GÜLDENSTERN Ho, oni multe kaj kruele batalis. HAMLETO Kaj la infanoj venkis? ROSENKRANZ Jes, princo, Herkuleson kune kun lia portajho. HAMLETO Ne estas granda miro: char mia onklo estas nun regho de Danujo, kaj tiuj, kiuj mokadis lin, dum mia patro vivis, donas nun dudek, kvardek, kvindek, ech cent dukatojn por lia portreto en miniaturo. Certe, en tio chi kushas io supernatura, se nur la filozofio povus tion chi eltrovi. (Trumpetado post la sceno.) GÜLDENSTERN Jen venas la aktoroj. HAMLETO Ha, karaj sinjoroj, estu bone venintaj en Elsinoro! Donu al mi viajn manojn! Tre bone! Manieroj kaj komplimentoj apartenas al la akcepta saluto. Permesu al mi saluti antaue vin en tia maniero, por ke mia sintenado kontrau la aktoroj (kiu devas esti la plej afabla) ne havu la vidon de pli bona akcepto ol la via. Mi vin salutas al via veno, sed mia onklo-patro kaj mia patrino-onklino eraras. GÜLDENSTERN En kio, mia kara princo? HAMLETO Mi estas freneza nur che vento nord-okcidenta; sed kiam la vento estas suda, mi ne miksos preghejan turon kun lanterna kolono. (Polonio venas.) POLONIO Mi deziras al vi sanon, sinjoroj! HAMLETO Auskultu, Güldenstern, kaj ankau vi, Rosenkranz,--por chiu orelo unu auskultanto: tiu chi granda infano, kiun vi tie chi vidas, ne eliris ankorau el la infanaj vindoj. ROSENKRANZ Eble li la duan fojon tien enrampis, char oni diras, ke maljunaj homoj denove farighas infanoj. HAMLETO Mi divenas, ke li venas sciigi min pri la aktoroj. Atentu!.. Tre vere, tio chi estis en lundo matene... POLONIO Via princa moshto, mi povas raporti al vi novajhojn. HAMLETO Via kortegana moshto, mi povas raporti al vi novajhojn. Kiam Roscio estis aktoro en Romo... POLONIO La aktoroj alveturis, via princa moshto. HAMLETO He, he? POLONIO Per mia honoro... HAMLETO «Kaj sur azenetoj Venis personetoj»... POLONIO La plej bonaj aktoroj en la mondo, por tragedioj, komedioj, historioj, pastoraloj, pastoralaj komedioj, historio-pastoraloj, tragedio-historioj, tragedio-komedio-historio-pastoraloj, por dramoj sendividaj kaj por poemoj senfinaj. Seneko ne estas por ili tro serioza kaj Plauto ne estas por ili tro gaja. Por chio verkita kaj por chio improvizita ili ne havas egalajn al si en la mondo. HAMLETO Ho Jefto, jughisto Izraela, kian trezoron vi havis? POLONIO Kian trezoron li havis, princo? HAMLETO Jenan: «Che li estis sol-filino, Kaj li amis shin sen fino.» POLONIO (flanken). Chiam pri mia filino. HAMLETO Chu mi ne estas prava, maljuna Jefto? POLONIO Se vi nomas min Jefto, via princa moshto, mi efektive havas filinon, kiun mi forte amas. HAMLETO Ne, tio chi ne sekvas. POLONIO Kio do sekvas, estimegata sinjoro? HAMLETO Kio? «Kontrau la sorto Ne helpas forto» Kaj poste, vi ja scias: «Venis tre nebela fino Kaj pereis la knabino»... Cetere, vi povas mem legi la finon de la kanto; char vidu, jen venas chesigantoj de mia parolo. (Kelke da aktoroj venas.) Mi vin salutas, sinjoroj, estu chiuj bone venintaj! Mi ghojas, ke mi revidas vin en sano. Tre agrable, miaj bonaj amikoj! Ha, malnova amiko, kiel via vizagho harighis de la tempo, kiam mi vin vidis! Chu vi volas konkuri en Danujo per via barbo? Ha, mia bela juna fraulino! Per niaj virinoj kaj fraulinoj, vi per alteco de unu kalkanumo farighis pli proksima al la chielo de la tempo, kiam mi vin laste vidis. Dio donu, ke via vocho ne estu perdinta sian helan sonoron, kiel eluzita ora monero. Mi vin salutas chiujn, miaj sinjoroj! Ni tuj prenos nin al la afero, ni pafos chion, kion ni trovos. Tuj prezentu ion! Montru al ni provon de via arto. Nu, ekzemple, ian patosan parolon! UNUA AKTORO Kian parolon, mia estimata princo? HAMLETO Mi audis, kiel vi unu fojon deklamis parolon,--sed ghi neniam estis donata sur la sceno, au almenau certe ne pli ol unu fojon; char, kiom mi memoras, la peco ne plachis al la amaso, ghi estis tro alta por la popolo. Sed lau mia opinio kaj lau la opinio de aliaj personoj, kies jugho en tiaj aferoj estas pli autoritata ol mia, tio chi estis bonega peco: bone aranghita lau la scenoj kaj verkita kun multe da prudento kaj modesteco. Mi memoras, ke iu diris, ke ghi havas nenian salon nek pipron, por spici la enhavon, kaj nenian esprimon, kiu montrus che la autoro la intencon de arta ornamado; ghi estis verkita en maniero simpla, sana kaj agrabla, multe pli bela, ol ornamita. Unu parolon en tiu chi peco mi precipe amis: tio chi estis la rakonto de Eneo al Didono; precipe tie, kie li parolas pri la mortigo de Priamo. (Al unu el la aktoroj) Se vi ghin memoras, komencu per la jena verso... atendu, atendu... «Kaj Pirro kun leona sovagheco»... Ne, mi eraras; sed per Pirro ghi komencighas... «Kaj Pirro, kies nigra la armajho Simile al intenco lia nigra Egalkolora estis kun la nokto, En kiu li en la chevalo sidis, Nun shmiris sian korpon la teruran En manier' kruela: tute rugha Li estas de la kapo ghis piedoj; Kovrita de la sango elvershita De patroj kaj patrinoj kaj infanoj, De filoj kaj filinoj mortigitaj; La sango, sekigita de la suno Al lia vest' kruelan brilon donas. Varmega de kolero kaj de fajro, Per la okuloj de sangama tigro L' infera Pirro serchas nun Priamon...» Nun daurigu! POLONIO Per mia honoro, princo, tre bone deklamite: kun sento, kun estetika tono. UNUA AKTORO Kaj jen li trovas lin: tremanta mano La glavon portas kontrau malamikoj; Sed al maljuna mano ne obeas La peza glavo kaj senbate falas. Kaj furioze nun rapidas Pirro Al la batalo malegaleforta. La glavon levas li, kaj tuj senviva Priam' kaduka falas sur la teron. La urbo Iliono plu ne vivis, Kaj tamen shajnis, ke ghi tiun baton Eksentis: ghi ekkrakis en la flamoj, Kaj sub l' impreso de la tondra krako Subite Pirro haltis; lia glavo Ekpendis en l' aero. Pirro staris Senmove, kvazau pentro terurega. Sed kiel ofte antau fulmotondro Silento ekaperas en chielo, La vent' mutighas, la nubegoj haltas Kaj kvazau mortas chio sur la tero,-- Kaj jen subite ekbruegas tondro: Tiele ankau post momenta halto En Pirro pli kruele ekflamegis Malamo kaj sovagha sangavido. Neniam la marteloj de l' ciklopoj, Por Marso elforghante la armajhon, Batadis pli kruele kaj sovaghe, Ol kiel nun la sanga glav' de Pirro Hakadis la Priamon malfelichan... Ho vi, Fortuno! Kial la diaro De vi ne prenas for potencon vian, Ne rompas en pecetojn la radiojn De via rado kaj ghin ne dejhetas En plej profundan lokon de l' infero!» POLONIO Tio chi estas tro longa.