STORYDON
← 고전 원문 폴더

📄 고전 원문 · eo · 프로젝트 구텐베르크

『Hamleto, Reĝido de Danujo』

William Shakespeare · 번역 L. L. (Ludwik Lejzer) Zamenhof

194,844자 · 저작권 근거: 저작자 모두 1917년 이전 사망(한국 저작권 보호기간 끝) · 원문 출처

내 자료함의 ‘📚 고전’ 글 폴더에 앞부분 2만 자가 담겨요. 회차 편집기의 ‘✦ 안드로메다 AI 이용하기 → 🖼️ 내 글·사진 분위기로 쓰기’에서 골라 이 고전의 분위기·문체를 참고해 쓸 수 있어요.

Mi scias, kiel bone vi vin pentras. Dio donis al vi vizaghon, kaj vi faras al vi alian; vi dancas, vi saltas, vi pepas, vi donas al la kreitajhoj de Dio shanghitajn nomojn kaj vi shajnigas vin kokete naivaj. Iru! Nenion pli pri tio chi! ghi faris min freneza! Neniu pli edzighu! Kiu jam edzighis, restu viva, chiuj, krom unu; la ceteraj restu, kiel ili estas. En monahhejon iru! (Foriras.) OFELIO Ho, kia granda homo detruighis! Okulo de plej alta kortegano, Lang' de saghulo, man' de militisto, La floro kaj espero de la regno, Modelo de la moroj kaj klereco,-- Pereis, ha, pereis senespere! Kaj mi, plej malfelicha el virinoj, Mi, kiu suchis dolchan la mielon De liaj jhuroj, mi nun devas vidi La noblan saghon tute konfuzitan, Rompitan, kiel kordo diskrevinta. La altan formon, la junecon floran Detruis la frenezo! Ve! ho ve! Al mi, mi, kiu vidis lin antaue Kaj vidas lin en lia nuna stato! (La regho kaj Polonio eliras.) REGHO El amo? Ne, ne amo chion faris; Kaj liaj vortoj, kvankam konfuzitaj, En vero tamen ne frenezon montras, Li kashas ion en la kor'; mi timas, Ke la sekreto de spirito lia Dangheron en si portas por ni chiuj. Por ghin averti, mi en rapideco Decidis: li veturu tuj Anglujon, Postuli la tributon prokrastitan. La maro kaj la novaj landoj eble El lia kor' elpelos tiun ion, Pri kiu lia kapo chiam pensas. Chu vi ne ankau tiel opinias? POLONIO Tre saghe vi decidis, mia regho. Kaj tamen mi ankorau chiam pensas, Ke chion faris rifuzita amo. Nu, Ofelio? Nun vi ne bezonas Raporti la parolon de la princo: Ni chion audis. Via regha moshto, Vi agu tiel, kiel vi decidos; Sed mi konsilus, se vi ghin aprobas, Ke shia regha moshto la reghino Al si alvoku post la komedio La princon kaj shi petu lin patrine, Ke li al shi malkovru sian koron. Shi iru kun li rekte al l' afero; Se vi permesos, la interparolon Mi subauskultos; kaj se al la vero En tia maniero ni ne venos, Vi tiam volu sendi lin Anglujon Au lin enshlosu ie lau bontrovo De via alta sagho. REGHO Tiel estu! Frenezo che la grandaj kaj potencaj Ne povas resti sen severa gardo. (Chiuj foriras.) SCENO II Salono en la palaco. Hamleto kaj kelke da aktoroj eniras. HAMLETO Estu tiel bona, elparolu la monologon tiel, kiel mi montris al vi, tute libere kaj senarte; sed se vi ghin krios patose kiel multaj el niaj aktoroj, tiam ghi plachos al mi tiom same, kiel se miaj versoj estus elkriataj de publika anoncisto. Ne balancu tro multe la manojn tra la aero en tia maniero, sed tenu vin noble kaj trankvile. Char en la mezo de la riverego, ventego au, tiel diri, uragano de via pasio vi devas observi certan moderecon, kiu donas al chio harmonion. Mi farighas furioza en la animo, kiam ia sanega denshara bubo disshiras la pasion en pecojn, en verajn chifonojn, kaj tondras en la orelojn de la popolamasa publiko, kiu ordinare komprenas taksi nur sensencajn pantomimojn kaj bruon. Mi sentas tiam fortan deziron bone trabastoni tian bubon pro lia bruado: li volas nepre esti pli tirano ol la tirano mem. Mi petas vin, evitu tion chi! UNUA AKTORO Via princa moshto povas esti trankvila en tiu chi rilato. HAMLETO Tamen ne estu ankau tro flegma, sed lasu vian propran senton esti via gvidanto: konformigu la gestojn al la vortoj kaj la vortojn al la gestoj; kaj precipe rigardu, ke vi en nenio superpashu la moderecon de la naturo. Char chio, kio en tia maniero estas trograndigata, estas kontraua al la intencoj de dramo, kies celo chiam estis, estas kaj estos: prezenti kvazau spegulon de la naturo, montri al la virto ghian propran eston, al la malhonoro ghian propran vizaghon, al la responda tempo la represon de ghia formo. Se tio chi estas trograndigata au prezentata tro malforte, tio povas kvankam elvoki ridon che la malkleruloj, sed la kompetentan homon ghi forte chagrenos; kaj la mallaudo de tia persono devas esti por vi pli grava, ol la aplaudado de tuta teatro da aliaj personoj. Ekzistas aktoroj, kies ludadon mi vidis kaj kiujn aliaj laudis ech tre forte,--mi tamen trovis, ke ili tute ne havis la tonon nek la tenighon de kristanoj, idolistoj au ech simple de homoj. Ili afektadis kaj kriadis tiel, ke mi pensis, ke ia fushisto volis krei homojn kaj faris iajn plej malbonajn pupojn,--tiel abomeninde ili imitadis la homojn. UNUA AKTORO Mi esperas, princo, ke nia trupo estas sufiche libera de tiaj mankoj. HAMLETO Liberigu vin de ili tute! Kaj al tiuj, kiuj ludas che vi rolojn ridindajn, ne permesu paroli pli, ol trovighas sin en ilia rolo; char ekzistas inter ili tiaj, kiaj ridas tro multe, por elvoki ridon che la amaso da malsaghaj rigardantoj tiam, kiam oni ofte devas lasi al la publiko bone konsideri ian gravan punkton de la dramo. Tio chi estas abomeninda kaj montras mizeran gloramon de la aktoro, kiu tion chi faras. Iru, pretigu vin! (La aktoroj foriras. Venas Polonio, Rosenkranz kaj Güldenstern.) HAMLETO (al Polonio). Nu, sinjoro, chu la regho deziras auskulti la komedion? POLONIO Jes, kaj la reghino ankau, ili baldau venos. HAMLETO Rapidigu do la aktorojn! (Polonio foriras.) Chu vi ambau ne volos ankau helpi rapidigi ilin? ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN Jes, princo. (Ambau foriras.) HAMLETO He! Horacio! (Horacio eniras.) HORACIO Al viaj servoj, kara princo! HAMLETO El chiuj, kiuj iam min chirkauis, Vi estas la plej brava, Horacio. HORACIO Ho, kara princ'... HAMLETO Ne pensu, ke mi flatas. Char kion povus mi de vi esperi? Vi havas ja nenion, krom spirito, Vi havas ja nenion, por donaci,-- Por kio do mi flatus al malrichaj? Ne, ne! Miela lango leku brilon, Genuojn homoj fleksas ja nur tiam, Se la rampad' profiton donas. Audu! De l' tempo, kiam la animo mia Komencis elektadi inter homoj, Ghi vin elektis; char kun vira indo Vi chiam chiajn specojn de suferoj Sen plendo elportadis; de la sorto Prenadis vi la batojn kaj donacojn Kun dank' egala. Mi admiras tiun, En kiu la prudento kun la sango En tia bona harmonio vivas, Ke li al la Fortuno ne permesas Sur li ludadi, kiel sur fajfilo. Ho, donu vi al mi la viron, kiun Pasio lia ne sklavigis,--mi Lin fermos en la plej profundan lokon De mia koro, kiel vin mi fermis.-- Sed jam sufiche. Oni baldau donos Por ni kaj por la regho unu dramon; En ghi trovighos sceno tre simila Al la mortigo de la patro mia. Mi petas vin, en la responda tempo Per chiuj fortoj de l' animo via Observu mian onklon; char se tiam Sin la kashita kulpo ne elmontros, Mi devos diri, ke ni ambau vidis En tiu nokt' spiriton de infero Kaj ke l' imago mia estas nigra Simile al la forno de Vulkano. Observu lin atente; ankau mi Lin penetrados per okuloj miaj, Kaj poste ni kunigos nian jughon Pri l' ekzameno de l' vizagho lia. HORACIO Tre bone, mia princo; se li ion Forshtelos en la dauro de la dramo, Mi pagos por la shtelo. HAMLETO Oni venas. Mi devas shajni tute senintenca. Elektu bonan lokon! (Dana marsho. Trumpetado. La regho, la reghino, Polonio, Ofelio, Rosenkranz, Güldenstern kaj aliaj personoj venas kaj okupas lokojn.) REGHO Kiel fartas nia kara nevo Hamleto? HAMLETO Bonege! kaj chio de la hhameleonaj manghoj. Mi manghas aeron, oni min grasigas per promesoj; ech kaponojn oni tiel bone ne nutras. REGHO Mi tute ne komprenas tiun chi respondon, Hamleto; tio chi ne estas mia lingvo. HAMLETO Ankau ne mia. (Al Polonio) Vi ludadis iam dramojn en la universitato, sinjoro, chu ne vere? POLONIO Efektive, princo, kaj oni ech rigardadis min kiel bonan aktoron. HAMLETO Kaj kion vi prezentadis? POLONIO Mi prezentis Julion Cezaron; min mortigis Bruto en la Kapitolio. HAMLETO Li estis efektiva bruto, se li mortigis tian kapitalan bovidon. (Al Rosenkranz) Chu la aktoroj estas pretaj? ROSENKRANZ Jes, princo, ili atendas vian ordonon. REGHINO Venu tien chi, kara Hamleto, sidighu apud mi! HAMLETO Ne, bona patrino, jen estas pli forta magneto. POLONIO (al la regho). Vi audas? HAMLETO Fraulino, chu vi permesos al mi meti min sur viajn piedojn? (Sidighas antau la piedoj de Ofelio.) OFELIO Ne, mia princo. HAMLETO Tio estas nur per la kapo. OFELIO Jes, mia princo. HAMLETO Vi pensas, ke mi intencis ion pli interesan? OFELIO Mi nenion pensas. HAMLETO Bela ideo kushi sur la piedoj de knabino. OFELIO Kion vi volas diri, princo? HAMLETO Nenion. OFELIO Vi estas en gaja humoro. HAMLETO Kiu? Mi? OFELIO Jes, mia princo. HAMLETO Ho, mi amas petoli pli, ol iu alia. Kion homo povas fari pli bonan, ol esti gaja? Char vidu ja, kiel gaja estas mia patrino, kaj tamen mia patro mortis antau du horoj. OFELIO Ne, antau du monatoj, mia princo. HAMLETO Jam tiel longe? Ha, en tia okazo mi forjhetos al la diablo la funebran veston: mi metos sur min zibelan pelton. Ho, chielo! mortis antau du monatoj kaj ankorau ne forgesita! En tia okazo oni povas esperi, ke la memoro de granda homo per duonjaro supervivos lian morton. Sed li devas fondi preghejojn, char alie oni ne memoros lin, lia sorto estos kiel la sorto de amata chevaleto: «Enterigita «Kaj tuj forgesita». (Trumpetado. Sur la sceno levighas kurteno kaj oni vidas pantomimon: regho kaj reghino eniras; la reghino karese chirkauprenas la reghon. Shi genuighas kaj faras gestojn de jhurado. Li levas shin kaj apogas sian kapon sur shian bruston. Li kushigas sin sur la herbon, shi forlasas lin, kiam li endormighis. Venas unu homo, deprenas de la regho la kronon, kisas ghin, envershas venenon en la orelon de la regho kaj foriras. La reghino revenas, vidas, ke la regho mortis kaj pasie ploras. La veneninto revenas kun kelke da mutaj personoj kaj konsolas la reghinon. La mortinton oni forportas. La veneninto petas la amon kaj la manon de la reghino; shi komence kvazau rifuzas, sed fine akceptas lian amon. Ili foriras.) OFELIO Kion tio chi signifas, princo? HAMLETO La fripona abomenajho; ghi antaudiras ion nebonan. OFELIO Kredeble tiu chi pantomino montras la enhavon de la dramo? (Eniras la Prologo.) HAMLETO Jen tiu chi bravulo al ni kredeble rakontos: la aktoroj nenion povas teni en sekreto, ili chion elbabilos. OFELIO Chu li diros al ni, kion signifas tiu chi prezentado? HAMLETO Jes, kaj ankau chia alia prezentado. Ne hontu nur prezenti al li, kaj li ne hontos diri al vi, kion tio chi signifas. OFELIO Vi pikas, vi pikas, princo; mi auskultos la dramon. PROLOGO De nia dramo estos nun komenco. Ni petas kun profunda riverenco Pri via bona vol' kaj pacienco. HAMLETO Chu tio chi estas prologo au ia aforismo? OFELIO Ghi estas tro mallonga, princo. HAMLETO Kiel la amo de virinoj. (Eniras unu regho kaj unu reghino.) REGHO (aktoro). Jam tridek fojojn finis Febo hela La jaran kuron tra la voj' chiela Kaj dekdu tridek fojojn jam la luno Aperis plena, kvazau nokta suno, De l' tempo, kiam amo kaj Himeno Nin ambau ligis per la pastra beno. REGHINO (aktorino). Ankorau multaj jaroj renovighos, Kaj tamen nia am' ne malfortighos. Sed ve! mi en la lasta tempo sentas, Ke io nun sekrete vin turmentas; Pro via san' mi tremas en la koro, Ho, mia kara edzo kaj sinjoro. Sed se mi tremas--restu vi sen timo: Vi scias--en virina la animo Tielajn zorgojn vekas granda amo; Kaj ju pli forte brulas ama flamo, Des pli turmentas nin la fantazio, Kaj miajn zorgojn kreis nur pasio. REGHO (aktoro). Ho, mia kara, baldau jam la sorto Disigos nin! Mi sentas, ke la morto Min baldau vokos al la lasta vojo. Transvivu min! Felicha kaj en ghojo La vivon ghuu, kaj la koro via Denove amu... REGHINO (aktorino). Haltu, kara mia! Mi tremas de terura via vorto! Atingu min malbeno, honto, morto, Se iam ech la ombro de sopiro Min povos tiri al alia viro! Nur kiu mem mortigis la unuan, Ekami poste povas edzon duan! HAMLETO Ho, kiel maldolche! REGHINO (aktorino).